kraki

*krak/i (ntr)

Eligi sekan bruon, kiel de rompado aŭ krevado: malnovaj branĉoj krakas de plezuro (Z); sekaj folioj krakas sub la piedoj (B); krakas vipo (Z), tamburo (Z); kiel krakas veturilo plenigita de garboj (X); krakis pafo post pafo (Z); pezaj radoj krakis obtuze (Z); li mensogas tiel, ke la muroj krakas (Z); arbo krakanta venton ne timas (Z); krakanta vangofrapo (Z); kun krakanta tono de gajigisto (Z); (analoge) li krakis per la vipo (Z).
eksplodi, klaki, knari.
  • krako
    Bruo de io, kio krakas: estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego (Z); la pordo fermiĝis kun forta krako; la krakoj de la tondro; la rokoj kun krakego falas (Z).
  • krakadi
    Daŭre aŭ ripete kraki: la hela fajro gaje krakadis (Z); sekaj folioj, neĝo krakadas (Z); la krakado de la teleroj kaj pladoj en la kuirejo (Z).
  • kraketi
    Eligi malfortan ripetatan krakon: la fajro kraketis (Z); la salo, ĵetita en la fajron, kraketis; la kraketado de dornoj sub poto (X); kraketigi sukeraĵojn en siaj dentoj (Z).
  • krakigi
    1. Fari, ke io kraku: la ventego krakigis la kverkojn; krakigi vipon.
    1. [TEKNIKOJ] Malkombini al simplaj hidrokarbonoj pli simplaj per termika procedo.
  • enkrakisto
    (fm) Senrajta posedprenanto de vakanta loĝejo.

    krakx


    Iel rilatitaj:

    aŭdx brux loĝx pordx vitrx