strato

*strat/o


Vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo: oni promenas sur la strato (Z); laŭiri straton; transiri, transkuri la straton (Z); oni loĝas en, ĉe (Z) strato; la soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj (Z); li elkondukis ĝin sur la straton (Z); la ĉefaj stratoj estis pavimitaj per ŝtonaj platoj (B); labirinto da malvastaj kaj kurbaj stratoj (Z); kiel altaj estis la domoj, kiel mallarĝaj la stratoj! (Z); la domo (de Izraelo), kiun mokas sur la stratoj la filoj de la feliĉo (Z); virta virino straton ne konas. (Z) (restas hejme); la frato petolas sur la stratoj (Z); iradi sur la stratoj (pp amorist(in)o); la tuta strato lin aŭdis (loĝantoj de la strato); meti iun sur la straton (elpeli el dungado); strata bubo (Z).
vojo, avenuo, bulvardo, kanaleto, defluilo.
  • strateto
    Malgranda strato: mizere argilkotaj stratetoj (Z).
  • stratulaĉo
    Malbonkonduta, fripona vagulo.
    huligano.
  • stratulino (fm)
    Amoristino, varbanta siajn klientojn sur strato.
  • ĉefstrato
    ĉefa strato de vilaĝo, urbeto.
  • sakstrato
    Strato sen eliro.

    strato


    Esprimoj

    Aksa prilumado de la stratoj.
    Gazeto vendata ĉe ĉiu stratangulo (kiosko, gazetbudo).
    Granda obstrukco sur strato.
    La manifestacio blokis la trafikon, la straton.
    La strato estas 1000 metrojn longa (longa je 1000m).
    Loĝi en unu el la plej malriĉaj stratoj.
    Ne diskriu tion sur la stratoj.
    Per sistema deviado malobstrukci la centrajn stratojn de la urbo.
    Pordo donanta aliron al la strato.
    Preterpaso malpermesita en tiu strato.
    Veturi kontraŭsence en la strato.
    Veturiloj ruliĝas sur la strato.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , , , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    angulo
    avenuo
    bordostrato
    bulvardo
    defluilo (stratkanaleto)
    fenestro eliranta sur la strato
    flagitaj stratoj
    ŝutado de sablo sur la glatisaj stratoj
    iradi sur la stratoj
    kanaleto
    pavimado
    pavimero
    pavimo
    unudirekta strato
    vojo

    Ankaŭ vidu:

    aŭtomobilo.
    direkto.
    konduki.
    trafiko.
    urbo.
    vojo.
    veturi
    vojaĝi

    Bildvortaro

    352 : Kversekco de strato


    352-01 -5 : ŝosetavoloj
    352-01 : kontraŭfrosta tavolo
    352-02 : subasfalta tavolo
    352-03 -5 : ŝosekovra tavolo
    352-03 : suba firmiga tavolo
    352-04 : supra firmiga tavolo
    352-05 : bituma kovrotavolo
    352-06 : ŝtonrando de ŝoseo, ŝtona vojbordero
    352-07 : vertikala randŝtono
    352-08 : trotuara pavimo
    352-09 : trotuaro
    352-10 : vojranda defluilo
    352-11 : pasejo por piedirantoj, zebrostrioj
    352-12 : stratangulo
    352-13 : veturvojo
    352-14 : elektroprovizaj lineoj
    352-15 : telekomunikaj lineoj (telefon- kaj televidkabloj)
    352-16 : trapasa telekomunika lineo
    352-17 : kabloŝakto kun fermoplato
    352-18 : lanternofosto kun lanterno
    352-19 : kurentokablo por teĥnikaj instalaĵoj
    352-20 : telekomunika konektokablo
    352-21 : gasodukto
    352-22 : trinkakva dukto
    352-23 : pluvakva ŝakto
    352-24 : pluvakva ŝaktokrado aŭ defluilkrado
    352-25 : eldukto de pluvakva ŝakto
    352-26 : rubakva eldukto
    352-27 : miksakva kanalo
    352-28 : telehejta dukto
    352-29 : tunelo de metroo
    352-30 : trajno de metroo
    352-31 : kondukisto de metroo

    Iel rilatitaj:

    adresx alex angulx asfaltx avenux aŭtomobilx bordx bulvardx devix direktx domx flagx flux glatisx irx kanalx katx kondukx kvartalx loĝx obstrukcx pasx pavimx pordx trafikx urbx vendx veturx vojaĝx vojx