lado

*lad/o

Relative maldika plato el metalo, precipe el fero; metalfolio: galvanizita, kruda, onda, stanita lado; flava lado ekbrilis sur la brusto de (la policistoj) (Z); ladbendo, ladbotelo, ladtondilo.
  • ladaĵoj
    Kuiraj aŭ hejmaj iloj el stanita ferlado.
  • ladaĵisto
    Vendisto de ladaĵoj.
  • ladisto
    Fabrikisto aŭ riparisto de ladaj objektoj.
  • enladigi
    Enmeti preparitajn manĝaĵojn en ladskatolon poste lutotan, por ke ili sendifekte konserviĝu.
  • elladigilo
    Ilo por malfermi ladskatolojn.
  • dinamolado
    [ELEKTRO] Ferlado, alojita per silicio, uzata por fari la kernojn de elektromagnetoj kaj transformiloj kaj la polusojn kaj induktatojn de elektraj maŝinoj.
  • ferlado
    Ne stanita lado.
  • gutlado
    [ARKITEKTURO] ŝirmlado por pluvo, sub kaj super fenestroj (aŭ pordoj).
  • ondolado
    Ferlado prezentanta paralelajn kurbiĝojn alterne konveksajn kaj konkavajn.
  • nervura ŝtallado
    [TEKNIKOJ] Lado el ŝtalo, dika je 5 mm kun strioj lozanĝe strekitaj, elstarantaj je 2 mm sur unu faco, en formo de plato; servas sur metalaj pontoj aŭ por kovrado de truoj (ekz. sur kloaka enirejo).
  • RIM. 'lad' estas uzata pref-e, por indiki, ke la nutraĵo, montrita de la rad., estas konservita en lada skatolo: ladmanĝaĵo, ladbovaĵo, ladlakto, ladpasteĉo. [VIDU] ladvilaĝo.

    ladx

    Bildvortaro

    278 : Ladisto


    278-01 : ĉizojo
    278-02 : angulĉizojo
    278-03 : rektiga plato
    278-04 : polura plato
    278-05 -7 : propangasa lutaparato
    278-05 : propangasa lutilo, martela lutilo
    278-06 : lutŝtono
    278-07 : lutfluaĵo
    278-08 : borderilo
    278-09 : angula alezilo
    278-10 : ladista stablo
    278-11 : stangocirklilo
    278-12 : elektra permana ŝraŭbaĵilo
    278-13 : truiloj
    278-14 : foldomartelo
    278-15 : bordermartelo
    278-16 : tranĉŝlifa aŭ angulŝlifa maŝino
    278-17 : ladisto
    278-18 : maleo
    278-19 : mandreno
    278-20 : amboseto
    278-21 : soklo
    278-22 : amboso
    278-23 : kromamboso, helpamboso
    278-24 : diska segmaŝino
    278-25 : flanĝiga, bordera kaj latvolva maŝino
    278-26 : tabulĉizojo
    278-27 : ŝraŭbaĵmaŝino
    278-28 : tubfleksa maŝino
    278-29 : veldo-transformatoro
    278-30 : funelfleksa maŝino

    Iel rilatitaj:

    botelx ferx laktx manĝx metalx pordx skatolx