kadro

*kadr/o

  1. Borderaĵo el ia materio, ordinare kvadrata, sed ankaŭ aliforma, ĉirkaŭanta pli-malpli ebenan surfacaĵon: kadro de fenestro (Z), de pordo (Z); kadro de pentraĵo, de spegulo; kadro de panelo, gravuraĵo; la bukso formis malluman kadron al la florriĉa bedo.
    framo.
  1. Vidaĵo, kiu ĉirkaŭas ion: la urbo kuŝis en kadro el freŝa verdaĵo; la palaco liveris bonegan kadron al nia kongreso.
    fono.
  1. Organizita tutaĵo, interne de kiu havas lokon aparta okazaĵo, detalaĵoj, personoj k.a.: la disdonado de la diplomoj okazis en la kadro de tiu adiaŭa vespero; la historia kadro de la vivo de (Z); krevis la malnovaj kadroj de la scienco; krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn (Z); tiu agado fariĝas ekster la kadro de nia asocio.
  1. Kadrulo.
  • kadroj
    [POLITIKO] Oficistaro kun reganta aŭ ordonanta funkcio en administra, ekonomia, armea, partia institucioj, kontraste kun la popolamaso aŭ la simplaj laboristoj: la kadroj de la industrio, de la polico, de la socioj; ne nur kadroj, sed ankaŭ ordinaraj kamparanoj [...] zorgas pri la akvoutiliga konstruado (ĉ).
    kadrulo, aparato.
  • kadri (tr)
    ĉirkaŭigi per kadro: ili kadras fenestrojn per cedro (X); liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj (X); kolumo; butonumita per ore kadrita (muntita) kameo (Z); (f) profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj (Z) (de malsana infano).
  • kadre de
    En la kadro de.
  • kadrado
    1. Ago per kiu oni kadras ion.
    1. [FOTOGRAFIO] ĝusta lokado de fotota objekto, por ke ties bildo troviĝu artefekte en la kadro de la fotografaĵo.
  • kadraĵo
    Kadro: pentraĵoj brilis el ora kadraĵo (Z); (f) al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke ŝi altiru la okulojn (Z).
  • kadrulo
    Ano de kadroj.
  • kadrumo
    [ARKITEKTURO] Borderaĵo, fiksita al la interna parto de aperturo kaj destinita ricevi la kadron de fenestro, pordo, kameno.
  • alkadrigi
    [TIPOGRAFIO] Aranĝi (tekston) tiel, ke ambaŭ randoj estas glataj.
    rektigi, remburi.
  • enkadrigi
    Kadri: oniksaj ŝtonoj, ĉirkaŭe enkadrigitaj per oro (X); (f) la herbejo estis enkadrigita de altaj montoj (Z); fosoj enkadrigitaj de tuta vico da salikoj (Z).
  • senkadra
    Ne provizita per kadro: senkadraj okulvitroj; senkadra spegulo.
  • brodkadro
    Kadro, sur kiu estas streĉe etendita kanvaso surbrodota.
  • kopikadro
    [FOTOGRAFIO] Kadro kun vitro, per kiu oni reproduktas negativon sur paperon.
  • tradukkadro
    [BIOLOGIO] Triopa grupiĝo de nukleotidoj en kodonojn: ĉar estas tri nukleotidoj en unu kodono, estas tri tradukkadroj.

    kadro

    REVO: [kadro]
    ĉarniro : aparato fiksita al (ekzemple) pordo kaj al ĝia kadro, pro kiula pordo povas malfermiĝi turniĝante.Partio precipe el kadroj, ne amaspartio.
    pordo.

    Iel rilatitaj:

    fenestrx ferx litx orx pordx spegulx ĝardenx