luko

luk/o (8)

Aperturo:
  1. ordinare vitrita aŭ kradita, en tegmento, plafono aŭ kelo, por enlasi lumon: mansarda luko. SIN. lumluko. [VIDU] bovokulo, vazistaso.
  1. fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en la holdon (pli precize: holdluko).
  1. fermita per kovrilo el giso, kiu en la strato, sur trotuaro ks ebligas al metiisto malsupreniri en kloakon, aŭ subteran galerion.
  • luketo
    Malgranda luko en pordo tra kiu oni povas ekvidi la personon, kiu sonoris.
  • lumluko
    Luko 1.

    lukx


    Eble rilatitaj:

    domx, eventx, fenestrx, horloĝx, pordx, tegmentx,