rigli

*rigl/i (tr)

  1. Fermi per riglilo: rigli pordon, kofron.
  1. [FERVOJO] Teknike sekurigi pozicion de trakaparato aŭ signalilo.
  • riglado
    Agado de tiu, kiu riglas: ĉiuvespere li certigis pri la riglado de ĉiuj aperturoj; [FERVOJO] riglado per alproksimiĝo (aŭtomata procedo, per kiu, ĉe trakveturilo alproksimiĝanta al signalilo, ĉiuj regorganoj estas riglataj).
  • *riglilo
    Fortika metala stangeto, kies enŝovo en truon aŭ specialan ingon malhelpas la malfermon aŭ movon de pordo, fenestro, kovrilo de kofro ks: Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj (X); (f) tio, kio estas tenata malantaŭ seruro kaj riglilo (Z) (tre sekreta).
    espanjoleto.
  • malrigli
    Malfermi, deŝovante la riglilon.

    Iel rilatitaj:

    domx pordx ŝlosx