krado

*krad/o


I- Aro de stangoj, interspace kunigitaj per transversaj samspecaj stangoj, servanta kiel forta barilo: la kradoj de parko, domo, fenestro, monaĥejo, malliberejo; kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon de la tago (Z); la granda krado, tra kies maldikaj latoj oni povis rigardi malsupren (Z); la bela Sara modeste retiriĝis de la krado (Z); la orita fera krado ĉirkaŭ la podio (Z); li staras [...] rigardante tra la fenestro, sin montrante ĉe la krado (X).
balustrado, ĵaluzio, latiso.
  • II- Nomo de diversaj objektoj, kun simila formo:
    1. [KUIRARTO] Aparato, konsistanta el paralelaj ferstangetoj, sur kiujn oni metas viandon aŭ fiŝon, por ĝin ekrosti per vigla fajro. SIN. rostokrado, kradrostilo.
      trapikilo.
    1. [TEKNIKOJ] Tiu parto de fajrujo, sur kiu oni bruligas la karbon. SIN. fajrokrado.
    1. [ELEKTRO] elektrodo, metita inter la anodo kaj la katodo de elektrontubo: ekrana (SIN. ŝirma), haltiga, reguliga (SIN. rega) krado.
    1. [ELEKTRO] Metala skeleto, kies kavaĵoj entenas la efikantan materialon de akumulatora plato.
    1. [FIZIKO] Regula aranĝo de atomoj, konsistanta el elementa ĉelo multfoje ripetita: metala, kristala krado.
    1. [MATEMATIKO] La diskreta subgrupo, generita de bazo en vektora spaco.
  • III- (f) Io similanta kradon: krado de ĉifrado, de krucvortoj; inter la krado de ŝiaj okulharoj filtriĝis nigra rigardo.
  • krada
    1. Rilata al krado: krada energio, krada konstanto.
    1. Provizita per krado: tra la krada aperturo de la pordego (Z).
  • kradi (tr)
    Provizi per krado: kradi fenestron (Z); kradita vizito-ĉambro; (f) mikskolore kradita ŝtofo (Z).
  • kradaĵo
    Kunplektaĵo de dratoj, ofte kun ligna aŭ fera kadro: kameno ĉirkaŭita de arte aranĝita kradaĵo (Z).
  • ĉirkaŭkradi
    ĉirkaŭigi per krado: ĉirkaŭkradita estrado (Z).
  • dekradi
    Apartigi per krado.
  • fajrokrado
    Krado II, 2.
  • kuirkrado
    Krado II, 1.
  • rostokrado
    Krado II, 1.
  • paŝkrado
    Ligna krado, servanta kiel planko aŭ irejo super malseka grundo.
  • vaporkrado
    Vaporkuirilo.

    krado


    Iel rilatitaj:

    balkonx domx fenestrx horloĝx kafx kastelx kuirx plankx pordx tegmentx viandx ĝardenx