timpano

timpan/o

  1. [ANATOMIO] Kavaĵo (cavum tympani) de la meza orelo, fermita de membrano (
    miringo).
  1. [ARKITEKTURO] Triangula spaco inter la tri kornicoj de frontono; simila spaco super pordo, inter impoŝto kaj la du apudaj arkivoltoj, aŭ inter lintelo kaj arkivolto: la timpanoj estas destinitaj ricevi skulptaĵojn.
  1. [TIPOGRAFIO] Kadro por egaligi la premon en iaj modeloj de manpresilo.
  1. [TEKNIKOJ] Hidraŭlika rado, kiu ĉerpas la akvon per sia rondo, levas ĝin kaj elverŝas tra sia akso.
  1. (Z) = timbalo.
  • timpana
    Rilata al timpano: [ANATOMIO] timpana membrano (SIN. miringo).
  • timpanismo
    [MEDICINO] Gasa disstreĉiĝo de la torako aŭ de la abdomeno, diagnozebla per perkuto.
    meteorismo.
  • timpanito
    [MEDICINO] Meza otito, inflamo de la timpano.
    miringito.
  • timpanosto
    [ANATOMIO] La parto de la temporalo, kiu entenas la timpanon.

    timpano


    Iel rilatitaj:

    atikx atrix domx korpx murx orelx pordx