ferdeko

*ferdek/o

[ŜIPOJ] Planko, el ligno, ŝtalo kc, etendiĝanta de unu flanko de la ŝipo al la alia kaj kovranta la tutan kavon de la ŝipo, aŭ formanta unu el la diversaj etaĝoj: supra, meza, malsupra, orlopa ferdeko; promena ferdeko; poba, prua (duon)ferdekoj; duferdeka, triferdeka ŝipo. [VIDU] luko.
  • ferdeka
    Rilata al ferdeko.
  • ferdeki (tr)
    Konstrui ferdekon super la kavon de barko, ŝipo ktp.
  • interferdeko
    Spaco inter du ferdekoj.
  • senferdeka
    Havanta neniun ferdekon.
  • surferdekiĝo
    Ago, per kiu aviadilo metas sin sur la ferdekon de ŝipo.
  • subferdeko
    Ordinare la loko, kie loĝas la triaklasaj veturantoj.
  • flugferdeko
    En la aviadilportaj ŝipoj, la ferdeko, de kiu ekflugas la flugmaŝinoj.
  • pontferdeko
    [ARKITEKTURO] La fermuntaĵo, kiu en ponto subportas la plankon, sur kiu iras la cirkulantaro.
  • pobferdeko
    La plej malantaŭa kaj supra ferdeko, iranta de unu rando al la alia, kaj kovranta ĉ. la kvaronon de la ŝipsurfaco.

    ferdeko


    Iel rilatitaj:

    baŭx loĝx plankx seĝx ŝipx