friso¹

fris/o¹ (2)

  1. Ornamaĵo inter la arkitravo kaj la kornico.
  1. [BELARTOJ] Ornama aranĝo ĉirkaŭ vazo, aŭ supre de pordo, kameno.
  1. [SPEKTAKLO] Pentritaj strioj pendantaj ĉe la supro de la scenejo, por prezenti plafonon aŭ ĉielon.
    dekoracio, kuliso.
  • fris/o² (Z)
    Ano de la ĉefa gento de Frislando.
  • frisa
    Rilata al frisoj aŭ al Frislando: frisa lingvo; frisaj bovinoj.
  • Frisio, Frisujo, Frislando
    Lando dividita inter Nederlando (6°E, 53°N) kaj (sub la nomo E Frislando) Germanio (marborda regiono de Malalta Saksujo).

    Iel rilatitaj:

    artx domx pordx teatrx