stango

*stang/o


ĉiaspeca, multe pli longa ol dika, peco el ligno, metalo ks: mi ekvidis la stangojn de la tendoj ne kovritajn per feloj (B); ŝi eltiris la pezan stangon, kiu estis antaŭŝovita antaŭ la pordo (Z); lupolo kreskanta sur stangoj (B); la popolo kaptis batalilojn kaj stangojn kaj forpelis lin (Z); la stango de standardo, de remilo, de lanco; stango de bremso, de levilo; [BIBLIO] sankta stango (X) (simbolo kaj adorsigno de Iŝtar;
cipo, steleo).
fosto, lato, masto, paliso, trabo, vergo.
  • stangeto
    Malgranda, pli maldika stango: en la malnova ligna ŝuo la knabo starigis stangeton kiel maston (Z); stangeto el vakso, de ruĵo, por teni kurtenetojn.
  • apogstango
    Stango, kiun oni metas sub tro fruktopeza branĉo, por ĝin subporti.
  • bobenstango = spindelo.
  • celstango
    [GEODEZIO] Rekta stango el ligno aŭ fertubo, kutime 1,5 aŭ 2 m longa, alterne kolorigita blanka kaj ruĝa (eventuale per aliaj koloroj), uzata por marki liniojn en la tereno.
  • celstangi
    Marki liniojn per celstango.
  • dentostango
    [TEKNIKOJ] Stango, ekipita per dentoj, kiu, kun dentrado aŭ senfina ŝraŭbo, ebligas relativan translacian movon.
    dentrelo.
  • fajrostango
    Metala pika stango, por movi la ŝtipojn en fajrujo.
  • flagstango
    1. [ŜIPOJ] Stango sur la pobo de ŝipo, destinita ricevi la nacian flagon.
    1. Ligna stango, al kiu estas fiksita ordinara flago.
  • hokstango
    [ŜIPOJ] Stango kun hoko ĉe la ekstremaĵo, uzata por teni aŭ forpuŝi naĝveturilon: li staris kun la hokstango en la boato (Z).
  • kuplostango
    [TEKNIKOJ] ŝtala stango, destinita transmisii pelon de unu peco al alia: la ĉefradoj de lokomotivo estas kunigitaj per kuplostangoj.
  • levstango
    Stango, servanta kiel levilo.
  • levstangego
    Levstango, uzata pasintece por movi kanonojn sur ŝipojn, nun por levi pezegajn ŝarĝojn aŭ ŝovi vagonojn. SIN. handspeko.
  • noĉostango
    [TEKNIKOJ] Stango, unuflanke provizita per serio da noĉoj, por ebligi pendiĝon aŭ adaptiĝon de iu peco je diversaj altoj: en la malnovaj fajrujoj, la bolpoto pendis de noĉostango.
  • pikstango
    Armilo, konsistanta el longa stango kun fera pikilo.
  • piŝtostango
    [TEKNIKOJ] ŝtala stango, kiu konektas la piŝton kun la kruckapo en vapormaŝino.
  • regstango
    1. [TEKNIKOJ] Levilbrako ĉe maŝino, transmisiilo aŭ alia mekanika aparato, por ŝanĝi direkton, efikon, rapidecon ks.
    1. [TEKNIKOJ] (pp nukleenergiaj centraloj) Stango el neŭtron-sorba materialo, uzata por limigi aŭ haltigi la reakcion.
    1. (f) Rimedo por influi la politikon, administracion ks: la sekretario de la partio tenas la regstangojn de la tuta ŝtato.
  • rapidumstango
    Stango, servanta por ŝanĝi la rapidumojn.
  • rostostango
    [KUIRARTO] Metala stango, per kiu oni trapikas la rostaĵon, por elmeti ĝin al fajro, kaj kiun oni turnadas dum la rostado: leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango (Z); li turnadis la rostostangon por la kuiristino (Z).
    kebabo, ŝaŝliko.
  • rudrostango
    Horizontala stango, per kiu oni movas la rudron de boato ks.
  • sidstango
    Ligna horizontala stango, kie la kortobirdoj sidas nokte.
  • spacostango
    Metala stango, ĉe la malsupro de skribmaŝina klavaro, por enmeti spacetojn inter la vortojn.
  • stirstango
    1. [AVIADO] Stango, per kiu la direkterono estas piede funkciigebla.
    1. [KOMPUTIKO] Eniga aparato por komputiloj kun la formo de movebla stangeto, uzata ĉefe por ludoj.
      muso.
  • ŝargostango
    Fera stangeto, per kiu oni enŝovis la pafaĵon en la tubon de la malnovaj fusiloj.
  • turnostango
    1. Ilo, konsistanta el ŝtala stangeto, en kies meza parto oni fikstenas ŝraŭb-kanelilon viran aŭ inan por turni ĝin.
    1. [TEKNIKOJ] Konekta stango inter vaporpiŝto aŭ kruckapo kaj kranko, ebliganta transformi rektlinian movon en rotacian (SIN. bielo).
  • velstango = jardo.

    stango


    Iel rilatitaj:

    agitx aksx alenx alumetx antenx armaturx arĉx aŭtomobilx bastonx biciklx bielx brosx fenestrx ferx fostx pordx tendx vostx ĉarpentx ŝipx