kabineto

kabinet/o (5)

  1. ĉambro, destinita al intelekta laboro: kabineto de kuracisto (B), oficisto; antaŭ la apero de E. multaj asertis, ke lingvo ne povas esti kreita arte en la kabineto de instruitulo (Z); jen la kabineto destinita por la lernado de mia filino (Z).
    studejo.
  1. Speciala ĉambro, kie oni ekspozicias sciencajn aŭ artajn kolektojn por studo:kabineto de naturaĵoj.
    galerio.
  1. [POLITIKO] Kolektiva aŭtoritato, konsistanta el la ministroj, kunvenantaj sub la estreco de la ĉefo de la registaro (ĉefministro aŭ prezidento), kaj ricevanta la respondecon de la ekzekutivo antaŭ la parlamento aŭ antaŭ la ŝtatestro: la kabineto demisiis.
  • kabineta
    Rilata al kabineto:
    1. , 2 Kabineta pordo (Z); la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj (Z);
    1. Kabineta kunveno; kabineta ataŝeo.

    kabinetx


    Iel rilatitaj:

    ataŝex domx muzex pordx registarx ĉambrx ĉelx