klapo

*klap/o

  1. Peco el ĉia ajn materialo, artikigita ĝenerale en unu el siaj finoj kaj libere svingebla en la dua: klapo de tablo (levebla por grandigi la surfacon de la tablo), de ĉapo (mallevebla por kovri la orelojn), de maniko; klapfenestro, klapseĝo.
  1. [BOTANIKO] ĉiu el du klapoformaj partoj de ĵus dehiskinta antero de iaj stamenoj.
    valvo, operkulo.
  1. ĉiu el la moveblaj pecoj, per kiu oni malfermas aŭ fermas la truojn de iuj blovinstrumentoj: en iuj blovinstrumentoj, ekz. klarneto, la klapoj estas manovrataj per klavoj; (f) vi volas ludi sur mi, vi pensas, ke vi konas miajn klapojn (Z).
  1. = klapvalvo: (f) mankas klapo en lia kapo (Z) (li estas malsaĝa).
  • klapego
    Movebla parto de pordo, pordoflugilo.
  • klapforma
    Havanta la formon de klapo: la forma epigloto.
  • duklapa
    Prezentanta du klapojn: duklapa molusko; duklapa fenestro.
  • kromklapo, postklapo
    [AVIADO] ĉarnirfiksita malantaŭa parto de alo aŭ vosto de aviadilo, uzata por reguligi la flugadon.
  • unuklapa
    Prezentanta nur unu klapon: unuklapa konko.
  • falklapo (Z)
    [TELEKOMUNIKOJ] Metala plateto, aranĝita ĉe telefona centralo aŭ stacio, kiu falas malsupren, kiam voksignalo ekscitas la apartenantan elektromagneton.
  • fenestroklapo
    Tiu parto de la fenestro, kiu turniĝas ĉirkaŭ la ĉarniroj.
  • korklapoj (evi) = korvalvoj.
  • poŝklapo
    ŝtofpeco klapforma, kovranta la aperturon de poŝo.
  • savoklapo
    Klapo, kiu en kaldronego de vapormaŝino malfermiĝas per si mem sub forta premo, por ellasi parton de la vaporo kaj tiel malhelpi eksplodon de la kaldronego: (f) la vulkanoj estas la savoklapoj de Tero.
  • tabloklapo
    Parto de la tablosupraĵo, povanta klape malleviĝi aŭ leviĝi.

    klapo


    Iel rilatitaj:

    aleronx fenestrx litx pordx poŝx seĝx tablx ŝrankx