muro

*mur/o

  1. Kontinua, ordinare vertikala kaj solida konstruaĵo el i, brikoj, tabulegoj, betono ktp, normale pli alta ol dika, kaj servanta, por subporti la tegmenton, la etaĝojn ktp aŭ por apartigi aŭ dividi spacon de domo, kampo, urbo ktp: konstrui, detrui muron (Z); blinda muro (sen fenestro aŭ aperturo); fundamenta muro (kiu portas la tutan pezon de la konstruo); komuna muro (apartenanta komune al du proprietaĵoj); manon malkvietan ĉiu muro atakas (Z); ne pentru diablon sur la muro (Z); aŭskulti trans muro (Z); la muro havas orelojn (Z); alpremi iun al muro (Z) (meti en seneliran situacion); frapi per la kapo kontraŭ la muro (provi la neeblon).
    vando, parieto, septo.
  1. (plurale) Remparoj de urbo, k, metafore, la urbo mem: mi iros kontraŭ la trankviluloj, kiuj loĝas sen muroj (X); la pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo (Z); hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis [...] homoj kun homoj (Z).
  1. (plurale) La kvar muroj de domo, rigardataj kiel simbolo de la hejmo: inter miaj muroj estu miaj plezuroj (Z); dankon al Dio, ke ni denove estas inter niaj propraj muroj! (Z); vivon privatan kaŝu la muroj (Z).
  1. (f) Io simila al muro, laŭ la aspekto aŭ efiko: la krutaj muroj de la rokoj (Z); stari por iu kiel muro kaj turo (Z); mi faras vin hodiaŭ fera kolono, kupraj muroj en la tuta lando (X); la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre (X); muro el fajro; muro da bajonetoj; la nepenetrebla muro de la stulteco; ili fanatike staris kiel muro kontraŭ ĉia nova kutimo (Z).
  1. [TEKNIKOJ] ĉiu el la du flankaj parietoj de mingalerio, kontraste kun la supra, la tegmento.
  1. [SPORTO] Monta krutaĵo, kies deklivo estas pli ol 70°.
  • mura
    Rilata al muro: mura horloĝo, mapo.
  • murego
    Tre dika muro, por milite defendi fortikaĵon urbon ks: mi rigardis la muregojn de Jeruzalem (X); kastelo kun dikaj muregoj (Z); la murego falis sur la restintaj 27 mil (X); sur viaj muregoj mi starigis gardintojn (X); la ĉinia Murego; (f) Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo (X).
    remparo.
  • *mureto
    Malalta muro.
  • ĉirkaŭmurigi
    ĉirkaŭigi per muro: ĉirkaŭmurigi parkon.
    masoni.
  • intermuro
    Muro, formanta internan apartigon en domo.
    komuna muro.
  • apogmuro
    Talusa muro, kiu servas por subteni la ŝoviĝadon de teramaso (sub teraso ks).
  • ĉelmuro
    [BIOLOGIO] Polisakarida tavolo ĉirkaŭ la membrano de la vegetaĵaj aŭ bakteriaj ĉeloj.
    kapsulo, gaino, ektoskeleto.
  • fakmuro
    [ŜIPOJ] Hermetike fermebla septo por la sekuro de ŝipo: en kazo de difekto de la ŝipo oni fermas la fakmurojn.
  • kvermuro
    Muro, septo, kiu anstataŭas la fortranĉitan angulon de du orte renkontiĝantaj muroj aŭ septoj.
  • ringmuro
    Muro, kiu enfermas ĝardenon, korton, parkon ks.
  • rungomuro
    Spaliero.
  • sonmuro
    [FIZIKO] Tuto de la aerodinamikaj fenomenoj, produktiĝantaj, kiam io moviĝanta alproksimiĝas la rapidecon de la sono. [VIDU] maĥo.
  • ŝipmuro
    La vertikala parto de la ŝipŝelo.
  • trabarmuro
    [ARKITEKTURO] Muro, konstruita el kunmetitaj traboj, kies interspacojn oni poste plenigas per argilpajla miksaĵo aŭ brikoj.

    muro


    Esprimoj

    Alpremi iun al muro (Z) (meti en seneliran situacion).
    En kazo de difekto de la ŝipo oni fermas la fakmurojn.
    Frapi per la kapo kontraŭ la muro (provi la neeblon).
    Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas (Z).
    Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras (Z).
    La muro havas orelojn (Z) (iu subaŭskultas).
    Li mensogas tiel, ke la muroj krakas (Z).
    Ne pentru diablon sur la muro (Z) (se oni aludas pri dangero, ĝi okazas.
    Ni palpas la murojn kiel blinduloj (X).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Berlina muro, , ,intermuro, , ,mura,mura , , , ,murego,mureto, , , ,muro, , , , , , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    blindigi
    fermi
    izoli
    stuki
    ŝlosi
    ŝtopi

    aglomeraĵbloko
    apogarko
    apogpilastro
    apogtrabo
    balustrado
    barilo
    baro
    bastiono
    branĉoplektado
    briko
    cementobriko
    digo
    eskarpo
    gardrelo
    glaciso
    heĝo
    hurdo
    kalko
    krania parieto
    krenelo
    kresto
    naza septo
    palisplektaĵo
    parapeto
    remparo
    rundovojo
    subtenilo
    taluso
    timpano
    trabapogmuro
    trumo
    vando
    ŝtono

    Ankaŭ vidu:

    domo . fermi .

    Iel rilatitaj:

    Berlinx apogx atikx balustradx barx bastionx betonx blindx blokx bosx brikx digx dividx domx ektoskeletx eskarpx fenestrx fermx fundamentx gainx glacisx heĝx horloĝx hurdx izolx kalkx kapsulx klaŭstrx komunx krenelx krestx litx loĝx masonx palisx parapetx parietx pilastrx plektx pordx prizonx relx remparx rundx septx spalierx stukx talusx tenx timpanx trabx trumx vandx ĉambrx ŝipx ŝlosx ŝrankx ŝtonx ŝtopx