obuso

obus/o

[ARMEOJ] Cilindroforma kuglego kun ogiva pinto, pafata de kanono kaj entenanta pulvoŝargon, kiun eksplodigas tempa aŭ perkuta fuzeo. [VIDU] mitrajlo, ŝrapnelo.
  • obusingo
    Metala tubo, fiksita ĉe la posta ekstremaĵo de obuso, kaj entenanta pulvon, kiun prajmo povas eksplodigi, por elpeli la obuson el la kanono.
    pulvujo.
  • kuglobuso
    Obuso, entenanta rondajn kuglojn, kiuj disĵetiĝas ĉe la eksplodo.

    obusx


    Iel rilatitaj:

    bombardx gasx