emani

eman/i (ntr)

  1. [FILOZOFIO] Elnaskiĝi el pli alta, pli perfekta estaĵo, sen transformiĝado aŭ malgrandiĝado de tiu: laŭ la novplatonismo, la mondo emanas el la dia Unuaĵo.
  1. [SCIENCOJ] (plej ofte pri gasoj k radio) Eligi nevideble.
  • eman (ad)o
    Ago, per kiu io emanas.
  • eman (aĵ)o
    1. [FILOZOFIO] Tio, kio emanas: la mondo estas emanaĵo el Dio.
    1. [FIZIKO] La radioaktiva gaso, estiĝanta pro la disiĝo de difinitaj radioaktivaj substancoj.
  • emanigi
    [TELEKOMUNIKOJ] Eligi radiofrekvencan energion el iu konduktilo al la spaco per anteno.
  • emanigilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aktiva nutrata elemento de jagia anteno, situanta inter la reflektilo k la direktiloj, k el kiu emanas la elsendata ondo.

    emanx


    Iel rilatitaj:

    gasx