dukto

dukt/o

  1. [ANATOMIO] Organa konduktubo: duktohavaj glandoj (kiuj eligas sian sekreciaĵon per dukto en la eksteran medion, ekz. salivaj, laktaj glandoj); senduktaj glandoj (kiuj eligas specialan sekreciaĵon interne de la organismo, ekz. pankreataj insuletoj, tiroido).
    vaskulo. [VIDU] ekzokrina, endokrina.
  1. [TEKNIKOJ] Konduktubo: dukto de enterigitaj elektraj lineoj, de gaso, ktp.
  • akvodukto
    Konduktubo por distribuo de akvo en urboj ks.
    akvedukto.
  • gasodukto
    Tuba kondukilo por transporti gason 2.
  • laktodukto
    [ANATOMIO] (ductus lactiferi) ĉiu el la elsekreciaj duktoj de la mama glando, kiuj konverĝas al la cico.
  • naftodukto
    Longa serio de tuboj, por subprema transporto de oleo, benzino, mazuto je longaj distancoj.
  • ovodukto
    [ANATOMIO] Dukto (10 cm longa ĉe homo), kiu kondukas la ovolojn, produktatajn de ovario, ĝis la utero (vivonaskaj animaloj) aŭ ekstero (ovonaskaj animaloj).
  • spermodukto
    [ANATOMIO] (ductus deferens) Dukto (40 cm longa ĉe homo), kiu kondukas spermon de post la epididima dukto ĝis la sperma veziketo. SIN. deferenta kanalo.

    duktx


    Iel rilatitaj:

    atrezix buĝix deferentx gasx