kondensi

kondens/i (tr)

  1. [KEMIO] [FIZIKO] Transirigi vaporon al la likva aŭ solida stato.
    faztransiro.
  1. [KEMIO] Kombini du aŭ kelkajn substancojn en pli grandmolekulan substancon, eligante aliajn produktojn.
    polimerigi.
  1. [FIZIKO] (evi, kutime sole en la derivaĵo kondensilo) = kolekti en kondensilo, ekz. elektroŝargon.
  1. [FIZIKO] (pp optiko) Kunigi faskon de lumo per konverĝiga lenso: kondensi lumon.
  1. Plikompaktigi (ekz. tekston) per ellaso de superfluaj vortoj kaj negravaj detaloj.
  • kondenso
    [PSIKOLOGIO] Nekonscia procedo de la imago, en la revoj aŭ sonĝoj, per kiu ĝi miksas kaj kunfandas diversajn malsamajn bildojn, kiuj havas komuna la saman afekcian nuancon.
  • kondensado
    Agado kondensi: [KEMIO] artaj rezinoj estas preparataj per kondensado.
  • kondensaĵo
    1. [FIZIKO] Kondensita materio.
    1. [FIZIKO] Makroskopa aro de bosonoj en ununura kvantumstato. [VIDU] superkonduktanto.
  • kondensilo
    1. [FIZIKO] [KEMIO] Tubo en distilaparato, ĝenerale ĉirkaŭita de mantelo kun malvarmiga akvo, por kondensi la distilitan vaporon.
    1. [ELEKTRO] Kapacitaĵo por praktika uzado; sistemo de plakduoj disigitaj unu de la alia sur la tuta amplekso de ilia surfaco per izolanta medio maldika.
    1. (pp optiko) = [FIZIKO] kondensoro.

    kondensx


    Iel rilatitaj:

    gasx