solido

solid/o

  1. [FIZIKO] (pp substanco) Korpo, kies molekuloj estas fikse kuniĝintaj unuj kun la aliaj, kaj kiu prezentas ian rigidecon.
    likvo, gaso.
  1. [MATEMATIKO] Tridimensia geometria figuro. [VIDU] volumeno.
  • solida (2)
    1. Estanta en stato de solido: akvo fariĝas solida je 0°C; solida nutraĵo (ne likva).
      firma, fortika, masiva.
    1. (io) Havanta realan bazon, efektivan efikon; ne ŝajna, fantazia aŭ ŝerca: mi havas solidajn motivojn, por supozi, ke [...] ; solidaj argumentoj; vi estas poeta animo, sed mi havas solidajn sciojn (Z); tio almenaŭ estas alporto de solida utilo (Z); fari al iu solidan moralinstruon (Z); havigi al iu solidan vipadon (Z); estas maloportune diri siajn opiniojn al reĝo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn solidajn botojn; mi esperas, ke la anasido ricevos solidan forton (Z); ŝi solide purigadis la internon de la lanterno (Z); tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita (Z).
      serioza.
    1. (iu) Fidinda, ne kapricema, ne diboĉema: bonorda homo, jes, solida mastro (Z); dum vi, vi estis jam tiel solida kaj serioza (Z); havi solidan spiriton (Z); homo de solida aĝo (Z); (f) la solida horloĝo iris bone laŭ la minuto (Z).
      saĝa, bonkonduta.
    1. [FINANCO] Pagokapabla, finance fidinda: la apogo de solida firmo (Z).
  • solidaĵo
    (evi) = solido.
  • solideco
    Eco de io aŭ iu solida (precipe f): mi dubas pri la solideco de viaj pruvoj, de via rezono; li ŝajnis konvena homo, kaj ĉio en li montris solidecon (Z); la solideco de tiu banko estas ekster ĉia dubo.
  • solidigi
    Fari solida: solidigi akvon per malvarmigo; provi solidigi frivolan karakteron.
  • solidiĝi
    Iĝi solida: punkto de solidiĝo (egala al la punkto de fandiĝo); ili estas iom malbonkondutaj, sed kun la tempo ili solidiĝos (Z).
  • malsolida
    Nefidinda, neserioza: malsolidaj kritikoj.

    solidx


    Iel rilatitaj:

    -ec agregx amorfx densx edrx fortx gasx glacix karakterx manĝx neprx pezx salx sekx