putri

*putr/i (ntr)

  1. Malkomponiĝi, pp organika substanco: forlasita ovo devas putri (B); eĉ por pomo putranta troviĝas amanto (Z); mia haŭto krevis kaj putras (X); (f) kiu unufoje malpacis kun la caro, batali aŭ putri devas (G) (en malliberejo).
    ŝimi.
  1. Morale difektiĝi: laboro homon nutras, sen laboro li putras (Z); estas io putrinta en la nuna reĝimo.
    degeneri.
  • putr (ad)o
    Stato de io, kio putras: putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo (Z) (pf: plej facile koruptiĝas altranguloj).
  • putra
    Tia, ke ĝi putras: la plej dika branĉo rompiĝis (de la vento), kvankam ĝi ne estis putra (Z); putra dento (X); de semo putra venas frukto ne nutra (Z).
    mucida.
  • putraĵo
    Io putra: mi ja disfalas kiel putraĵo (X); akvon senmovan kovras putraĵo (Z); (f) por vivi en la ŝvito de abomena lito, en putraĵo sin brogi (Z).
  • putrema
    Tia, ke ĝi facile putras.
  • putrejo
    [HISTORIO] Loko, kie oni lasis putri la kadavrojn, antaŭ ol kolekti la ostojn en ostejo.
  • putrigi
    Fari, ke io putru: Dio putrigu vian tutan korpon!; (f) laboro fortigas, ripozo putrigas (Z); tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda! (X).
  • putrino
    [KEMIO] 1,4-butandiamino, troviĝanta i.a. en la intesto kaj ĉe la DNA kaj RNA en ĉeloj; antaŭanto de poliaminoj (
    spermino, spermidino) kaj de nikotino.
  • ekputrigi
    [KUIRARTO] Doni al ĉasaĵo specialan aromon, lasante ĝin iom putri: ekputrigita fazano, skolopo.
  • forputri
    Neniiĝi, putrante: (f) la nomo de la malpiuloj forputros (X).
  • kontraŭputra
    Tia, ke ĝi malhelpas putradon: kontraŭputra substanco.
  • neputrema
    Tia, ke ĝi ne povas putri: neputrema mumio.

    putrx


    Iel rilatitaj:

    degenerx gasx