azoto

[kemio] Alia, pli malnova nomo de nitrogeno, uzata en kemio nur en kelkaj derivaĵoj, sed konservata en agrikulturo k medicino: azotaj nutraĵoj ( [VIDU] proteino); azotaj sterkoj.
  • azotemio
    [biologio] [medicino] Kvanto de azotaj ekskreciaj substancoj ( ureo, uratoj ktp) en la sango: hiperazotemio.
  • azoturio
    [biologio] [medicino] Kvanto de azotaj ekskreciaj substancoj (ureo, uratoj ktp) en la urino: hiperazoturio.
  • diazoto
    [kemio] La funkcio N=N + k la tre reakciema radikalo °N=N°: diazotmetano, CH 2 N 2 , estas grava reakcianto en organika sintezo; aromataj diazotaj saloj estas gravaj reakciantoj en la sintezo de multaj organikaj farboj.
    azoo.
  • diazoti
    [kemio] Enkonduki diazotan grupon en molekulon. SIN. diazoniigi.
  • diazotato
    [kemio] Salo de la nestabila diazotata acido Ar-N=N-OH.
    gasx ,

    Iel rilatitaj:

    azox gasx nitrogenx proteinx sterkx urex urx