sintezo

sintez/o (2)

  1. [KOMUNUZO] Operacio, per kiu multeco estas reduktita al unueco, per kombino aŭ kunigo (malo de: analizo).
  1. [FILOZOFIO] Tria termo de dialektika sistemo, kiu kunigas en si la du gradojn malsuperajn kaj kontraŭajn (tezon kaj antitezon) en nocion pli altan, ĉe kiu ili harmonie kunfandiĝas.
  1. [KEMIO] Operacio, per kiu, kombinante elementajn komponantojn, oni ricevas novaspecan produkton, kun apartaj ecoj: sintezo de amoniako; [TEKNIKOJ] produktado de nature troveblaj kombinaĵoj per sintezo el ties kemiaj elementoj.
  • sinteza
    1. Rilata al aŭ karakterizata de sintezo: sinteza rezonado; sinteza propozicio (juĝo, kies predikato asertas pri la subjekto ion, kio ne estas necese entenata en tiu subjekto mem).
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp lingvo) Tendencanta kunigi plurajn morfemojn en unu vorton.
    1. [KEMIO] [TEKNIKOJ] Produktata per sintezo: sinteza kaŭĉuko; sintezaj rezinoj.
  • sintezi (tr)
    Pritrakti per sintezo, kombini en sintezo.
  • sintezilo
    1. [MUZIKO] Muzika instrumento, kiu sintezas sonojn elektronike.
    1. Cirkvito, kiu el unu sola referenca altfrekvenco kapablas produkti tutan aron da frekvencoj; ĝi anstataŭas variigeblan oscililon en radioaparato.
  • sintezazo
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Enzimo, kiu katalizas sintezon 3.
  • ensintezo
    Vd en/ ³.
  • fotosintezo
    [BOTANIKO] Sintezo de organikaj substancoj el mineralaj substancoj, farata de la klorofilaj ĉeloj, kapablaj utiligi la luman energion.
  • kemisintezo
    [BIOLOGIO] Sintezo de organikaj substancoj el mineralaj substancoj, fare de iuj bakterioj kapablaj utiligi la energion de varmoeligaj kemiaj reakcioj.
  • muziksintezilo
    Sintezilo 1.
  • parolsintezo
    [LINGVOSCIENCO] [KOMPUTIKO] Produktado de parolo per elektronikaj aŭ komputilaj rimedoj.
  • nuklesintezo
    [FIZIKO] Fuzio 1.

    sintezx


    Iel rilatitaj:

    antitezx cistronx deduktx gasx