karbono

karbon/o (4)

  1. Elemento, C, atomnumero 6, atommaso 12,01: karbonatacida anhidrido (= karbona dioksido); karbona tetraklorido (CCl4, konata solvanto kaj insekticido); karbonaj kombinaĵoj. [VIDU] karbonhidrato.
  1. Nemetalo, el kiu precipe konsistas karbo, grafito, diamanto, kaj kiu troviĝas en ĉiu vivulo.
  • karbono 14
    Radioaktiva izotopo de la ordinara karbono, kun atommaso 14, formiĝanta en la tera atmosfero meze de la ordinara karbono: la radioaktiveco de karbono 14 regule malkreskas, kio ebligas datadon de praorganismo (vegetaĵa aŭ animala), kiu asimilis ĝin el la atmosfero.
    karboksila acido (Vd karboksilo).
  • karbona dioksido
    Sufoka gaso, CO2, kiu rezultas de la spirado de vivuloj aŭ de la bruligado de karbonhavaj substancoj.
  • karbona disulfido
    Solvanto, CS2, kun (se en ne tute pura stato) penetra odoro.
  • karbona monooksido
    Tre toksa gaso, CO, kiu rezultas el nekompleta bruligado de karbonhavaj substancoj.
  • karbonato
    Salo aŭ estero de karbonata acido, H2CO3 (aŭ solvaĵo de CO2 en H2O).
  • acida karbonato
    Salo de la unua acidfunkcio de karbonata acido: natria acida karbonato (aŭ bikarbonato), Na+HCO3-, farmacie uzata por faciligi digeston.
  • hidrokarbono
    Substanco, C [FOTOGRAFIO] H [PRAHISTORIO] , konsistanta el hidrogeno kaj karbono: oni distingas saturitajn hidrokarbonojn (metano, etano ktp), nesaturitajn hidrokarbonojn, kun duobla ligo (ekz. eteno = etileno) aŭ kun triobla ligo (ekz. etino = acetileno) kaj ciklajn hidrokarbonojn (benzeno ktp).
    RlM. La terminoj hidrokarbonido kaj hidrokarbido estas malkonsilindaj.
  • karbonido
    Karbido.
  • karbonigi = karbigi.
  • karbonacido = karboksila acido.
  • hidro (gen)karbonato
    Acida karbonato.
  • klorfluorkarbono
    [KEMIO] Kn de alkanderivaĵoj, diferencaj pro la nombro de atomoj de kloro kaj fluoro, ekz. CCl3F, CCl2F2, C2Cl2F4, kaj uzataj i.a. kiel malvarmigaĵo en fridujoj, pasintece kiel premgaso en ŝprucflakonoj: [EKOLOGIO] klorfluorkarbonoj estas tre persistaj kaj detruas la ozontavolon en stratosfero. SIN. freono.
  • polikarbonato
    Malmola travidebla plasto, uzata anstataŭ vitro

    karbono


    Iel rilatitaj:

    -adien aliciklx alifatx alk antracitx aragonitx but- ceruzitx datx ekologix gasx karbx manĝx