eksplodi

eksplod/i (ntr)

  1. Forte k brue skui aeron, pro subita plivolumeniĝo de gaso: nitroglicerino facile eksplodas.
    ekflami, flagri.
  1. ŝvele diskrevi, pro granda interna premo de la gasoj: bombo, mino, vapormaŝino, torpedo eksplodas.
    disrompiĝi, dissalti, dissplitiĝi. [VIDU] implodi.
  1. (f) Subite k brue eksterigi fortan senton aŭ pasion, kiun oni ne povas plu deteni: eksplodi de furiozo, de kolero, pro ĝojo, per rido (B), per larmoj; li eksplodis, dirante ke [...] (Z).
  1. (f) Subite k brue komenciĝi: la milito eksplodis neatendite; eksplodas ĝojo (Z), striko, ribelo, katastrofo, krio.
  • eksplodo
    1. Brua subita plivolumeniĝo de naskiĝantaj gasoj: eksplodo de lumgaso, de mingaso; eksplodmotoro.
    1. Brua subita diskrevo pro interna premado de gasoj: eksplodo de kaldronego, de vulkano; eksplodolimo, eksplodondo.
    1. (f) Subita brua eksteriĝo de forta sento aŭ pasio: eksplodo de kolero, ĝojo; li penis trankviligi la eksplodojn de sia edzino (B); voĉo plena de flamecaj eksplodoj.
    1. (f) Subita brua komenciĝo: eksplodo de milito, ribelo, kriego.
  • gama-radiaj eksplodoj, γ-radiaj eksplodoj
    [ASTRONOMIO] Subitaj, mallongdaŭraj (kelksekundaj) fluoj de gama-radioj devenantaj el tre grandenergiaj eksplodoj tre foraj en la kosmo.
  • eksploda
    Rilata al eksplodo: eksplodaj substancoj; eksploda situacio.
  • eksplodaĵo
    Substanco, kiu povas eksplodi: dinamito, nitroglicerino estas eksplodaĵoj; la eksplodaĵoj devas esti stokataj laŭ leĝe difinitaj kondiĉoj.
  • eksplodema
    1. Facile eksplodanta: eksplodemaj substancoj.
    1. (f) Facile incitiĝanta: eksplodema temperamento; eksplodema kiel pulvo (Z).
      fulma, flamiĝema, boli.
  • *eksplodigi
    Kaŭzi eksplodon; fari, ke io eksplodas: unu fajrero sufiĉas por eksplodigi pulvon (Z); eksplodigi bombon, koleron, ribelon.
  • eksplodigilo
    Aparato, per kiu oni eksplodigas minon, torpedon ktp.
  • eksplodilo
    Preparita eksplodaĵo por aparta celo (mino, petardo ks).
  • eksplodujo
    La parto de motoro, en kiu eksplodas la gaso.
  • eksplodbrui
    Brui pro eksplodo.
    knali.
  • eksplodpova
    Tia, ke ĝi kapablas eksplodi.
  • praeksplodo
    [ASTRONOMIO] Evento komparebla al giganta eksplodo, responda al la estiĝo de la universo, k kiun sekvis la ekspansio de la universo: teorio de la praeksplodo.
    inflacio 2.

    eksplodi


    Iel rilatitaj:

    azidx bolx bombx brux fajrx gasx komencx veturx vulkanx