haladzo

*haladz/o

  1. Malbonodora toksa gaso, eliĝanta el brulanta korpo: forna haladzo (Z); memmortigo per haladzo (B); la venintoj eksentis la haladzon de la samovaro (B).
    mingaso.
  1. Malbonodora, malsaniga gaso, eliĝanta el putraĵo ktp: marĉa, naŭza haladzo; haladzo el malfreŝa viando, el sulfura bano.
    miasmo.
  • haladzi (ntr)
    Eligi haladzon.
    elspiri, elŝviti.
  • haladza
    Sandifekte malbonodora: malluma haladza kajuto (B); haladza atmosfero; haladzaj vaporoj.
    mucida, sufoka.
  • haladzigi
    Fari ion haladza: venenaj muŝoj putriĝas kaj haladziĝas la oleon de parfumisto (X).
  • haladziĝi, enhaladziĝi
    Malsaniĝi pro haladzo: subite enkuris kiel haladziĝinta katino! (Z); enhaladziĝinta fajrobrigadano.

    haladzo


    Iel rilatitaj:

    amoniakx gasx spirx