vulkano

*vulkan/o

[GEOLOGIO] Loko, kie lafoj kaj varmaj gasoj atingas la supraĵon de la terkrusto (aŭ de planedoj kaj satelitoj), ĉu aere, ĉu submare: vulkana konuso (konusforma monto, konsistanta el la akumulo de elspruĉita lafa materialo); vulkana kratero (tra kiu eliĝas lafo, gasoj...), kamentubo (sub la kratero, kaj laŭ kiu alsupras lafo, gasoj); aktiva, neaktiva, estingita vulkano; aera, submara vulkano; vulkana breĉio, bombo, cindro, nubo, polvo, skorio; (f) lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago (Z).
  • vulkana
    Rilata al vulkano, de vulkana deveno: vulkana lafo, petro, regiono; (f) vulkanaj pasioj.
  • vulkaneca
    Havanta ecojn de vulkano: (f) ŝi nun estis vulkanece voluptema (SE).
  • vulkanismo
    Aro de la vulkanaj procezoj.
  • vulkanologo
    Specialisto pri vulkanologio.
  • vulkanologio
    Scienco pri la vulkanoj.
  • fendvulkano
    Fendoforma vulkano.
  • ŝildvulkano
    ŝildoforma vulkano.
  • Vulkan/o
    [MITOLOGIO] Romana dio de la fajro kaj forĝado.
    Hefesto.

    vulkano


    Esprimoj:

    Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tagoZ.


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    fendvulkano, vulkana, vulkaneca, vulkanismo, vulkanologio,vulkanologo, ŝildvulkano,

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto:

    aktiva, dormanta, estingita, varma bombo, breĉio, cindro, erupcio, gaso, kamentubo, konuso, kratero, lafo, monto, nubo, petro, polvo, skorio, terkrusto, tertremo


    Rilatitaj:

    Bildvortaro


    12-01 : vulkanismo
    12-02 : ŝildvulkano
    12-03 : lafotegaĵo
    12-04 : aktiva vulkano; tavolvulkano
    12-05 : kratero; vulkankratero
    12-07 : lafofluaĵo
    12-08 : vulkana tofo (malpeza, pororiĉa vulkana rokaĵo)
    12-09 : subtera vulkano (plutona korpo neatinĝinta la surfacon; lakolito)
    12-10 : gejsero
    12-11 : akvo- kaj vaporŝprucaĵo
    12-12 : stalagmitoterasoj; sedimentaj terasoj
    12-13 : konuso
    12-14 : eksvulkano; maaro*
    12-15 : tofa remparo
    12-16 : breĉio (erupcikanala breĉio)
    12-17 : erupcikanalo de estingiĝinta vulkano
    12-18 : plutona magmismo
    12-19 : magmisma profundrokaĵo
    12-20 : batolito (profundega, plutona roktavolo)
    12-21 : lakolito (rokentrudaĵo) SUBEAUTOMATETROVITAJ -->

    Eble rilatitaj:

    bazaltx, bombx, breĉix, ĉimborazx, cindrx, insulx,