fluido

fluid/o

  1. [FIZIKO] Substanco, kies molekuloj malmulte altenas inter si kaj facile moviĝas unu apud kaj sur alia: aero, akvo estas fluidoj; la mekaniko de la fluidoj.
  1. (ark.) Nepeza kaj nesentebla medio, kies vibradoj estus, laŭ la malnovaj fizikistoj, la kaŭzo de la fenomenoj lumaj, elektraj, varmaj kaj magnetaj.
  1. Subtila energio, kiun iuj opinias emaniĝanta el la vivantaj kaj pensantaj korpoj: hipnotiza fluido.
  • *fluida
    1. Havanta la ecojn de fluido: fluida vakso, oleo.
      flua.
    1. (ark.) = likva.
  • *fluidaĵo (ark.) = likvo.
  • fluideco
    Eco de fluido: (f) la fluideco de virina stilo.
  • fluidigi
    Fari ion fluida: fluidigi glacion (B), neĝon (Z), vakson.
  • *fluidiĝi
    Iĝi fluida: la tuta glacio rapidege fluidiĝos en kelkaj tagoj (Z); (f) ho tiam ĉasto disfluidiĝu kiel vaks' en fajro! (Z).
  • malfluida
    Solida.

    fluidx


    Iel rilatitaj:

    cirkvitx flux gasx