mino

*min/o¹

  1. Entera aŭ subtera kavaĵo, el kiu oni elfosas ekspluateblajn substancojn aŭ per pulveksplodo, aŭ per hakado, maŝinborado ks: malsupreniri en la minon; la atakfronto de mino; fermino, ormino, salmino, ŝtonmino (Z).
    galerio, ŝakto.
  1. [ARMEOJ] Fosaĵo subtera aŭ kavaĵo en muro, ponto, roko kc, kien oni metas eksplodan substancon por renversi kaj detrui ion: kontraŭ minoj mi farus minojn pli profundajn (Z); eksplodigi (Z), ekbruligi minon; minforno, mintruo.
  1. [ŜIPOJ] [ARMEOJ] Eksplodkesto metita en la maro aŭ en grundo, por difekti per sia eksplodo la pezajn metalajn masojn (ŝipo, tanko ks) aŭ la individuojn, kiuj ĝin tuŝos aŭ venos sufiĉe proksime aŭ magnete influos: la kirasŝipo dronis, trafente minon; minbari ŝanelon, haven-enirejon; minbalai, minsemi.
  • mina
    Rilata al mino: mina laboristo, industrio; la minaj riĉaĵoj de lando.
  • mini (tr)
    Enmeti en foson aŭ truon eksplodan substancon, por renversi kaj detrui ion: mini ponton; minita vojo, remparo.
  • minaĵo
    1. = erco.
    1. ĉia utila mineralo aŭ petro elfosita el mino.
  • minejo
    Tuto de la instalaĵoj, minfosoj, galerioj kaj dependaĵoj, faritaj por la ekspluatado de la minaĵo: oni sendis lin en la salminejojn de Siberio; la karbominejoj de Anglujo (Z); marmorminejoj de Kararo.
  • ministo
    1. Soldato, kiu faras minojn 2: amuzo estos, kiam la ministo per forto de sia propra pulvo en la aeron flugos! (Z).
    1. Laboristo en minejo.
  • kontraŭmini
    Fosi, por fari minon sub la mino de la malamiko kaj ĝin detrui.
  • senminigi
    Eltrovi kaj forporti la kaŝitajn eksplodminojn.
  • submini
    Mini konstruaĵon, ponton ks.
  • tramini
    Bari per minoj pasejon en maro.
  • flosmino
    Flosanta mino, kiun oni lasas drivi en la malamikaj marakvoj.
  • min/o² (Z) (en L.B.: min'o)
    1. [BIBLIO] Unuo de pezo, egalanta kvindek siklojn: tri min'oj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj (X).
    1. [FINANCO] Antikva monunuo, de diversa valoro laŭ la tempoj kaj landoj: Sinjoro, via min'o produktis dek min'ojn (N).
      talanto, drakmo.

    minx

    Bildvortaro


    297-01 -52 : ŝtonkarba minejo
    297-01 : ŝaktoturo, liftoturo
    297-02 : ŝaktohalo
    297-03 : maŝinejo
    297-04 : liftoskafaldo
    297-05 : ventolejo
    297-06 : segejo
    297-07 : materialdeponejo
    297-08 : administrejo
    297-09 : akvoturo
    297-10 : fridoturo
    297-11 : elektrejo
    297-12 : gasujo
    297-13 : minrubaĵejo
    297-14 : akvopuriga instalaĵo
    297-15 -20 : koaksigejo
    297-15 : koaksoturo
    297-16 : koaksestinga turo
    297-17 : koaksfornegaro
    297-18 : ŝutvagono
    297-19 : koaksestinga vagono
    297-20 : karboklasigejo
    297-21 -52 : subteraj instalaĵoj (ekspluatejo)
    297-21 : tega ŝtonaĵtavolo
    297-22 : karbohava tavolo
    297-23 : virga karbotavolo
    297-24 : faŭlto
    297-25 : ĉefa liftoŝakto
    297-26 : karbujlifta instalaĵo
    297-27 : karboŝarĝejo
    297-28 : krudkarba deponejo
    297-29 : ŝarĝobendo
    297-30 : senakviga instalaĵo
    297-31 : akvokavo
    297-32 : ventolŝakto
    297-33 : ventolkanalo
    297-34 : lifto kun liftokaĝoj
    297-35 : aerkluzo
    297-36 : rekta aŭ esplora galerio
    297-37 : materialtransporto per vagonetoj
    297-38 : personveturigo per unurelaj pendvagonoj
    297-39 : personveturigo per persontrajno
    297-40 -44 : manieroj de ekspluatado
    297-40 : forlasita galerio
    297-41 : fronta ekspluatado per pneŭmata martelo en kruta kuŝejo
    297-42 : ekspluatado per ramo en kruta vejno
    297-43 : fronta ekspluatado per karborabotilo en malkruta vejno
    297-44 : ekspluatado per fendmaŝino en malkruta vejno
    297-45 : travejna galerio
    297-46 : galeripluhaka maŝino
    297-47 : sakŝakto kun kaĝolifto
    297-48 : materialtransporto per unurelaj pendvagonoj
    297-49 : helica glitilo (helicglitila transporto)
    297-50 : transporto per bendo
    297-51 : transporto per vagonoj
    297-52 : kvergalerio W

    312 : ŝtonminejo


    312-01 : ŝtonminejo, tersupra minado
    312-02 : kovrotavolo (neŭtiligeblaj tertavolo kaj rokaĵoj)
    312-03 : ŝtondona tavolo
    312-04 : rompofronto
    312-05 : derompita ŝtonamaso
    312-06 : rada ŝarĝmaŝino
    312-07 : baskulkamiono (peza kamiono)
    312-08 : raŭpa fosmaŝino
    312-09 : raŭpa bormaŝino
    312-10 : ŝtonerigejo
    312-11 : eksplodmajstro
    312-12 : eksplodaĵo
    312-13 : meĉo aŭ brulŝnuro
    312-14 : ŝirmokasko
    312-15 : ĵetrompa ŝtoneriga maŝino
    312-16 : turba ŝtoneriga maŝino
    312-17 : makzela ŝtomeriga maŝino
    312-18 : ŝtonboristo
    312-19 : ŝirmokasko
    312-20 : orelŝirmilo
    312-21 : martela ŝtonborilo
    312-22 : boraĵo aŭ bortruo
    312-23 : ŝtonbloko
    312-24 : kojno
    312-25 : ŝtonhakisto
    312-26 : kojnobata martelo
    312-27 : kvadroŝtono
    312-28 : pikpioĉo
    312-29 : levstango
    312-30 : ŝtonforko
    312-31 : ŝtontajlisto
    312-32 -34 : ŝtontajliloj
    312-32 : ĉizilklabo
    312-33 : tajlomartelo
    312-34 : noĉmartelo

    Iel rilatitaj:

    ferx gasx karbx orx ŝtonx