dilati

dilat/i (tr)

  1. [FIZIKO] Kaŭzi dilaton: varmo dilatas la korpojn; (f) kun okuloj dilatitaj de teruro.
  1. [BIOLOGIO] [MEDICINO] Plilarĝigi orificon aŭ kavaĵon de organo; pligrandigi la kalibron de dukto aŭ vaskulo.
  • dilato
    [FIZIKO] Fenomeno, en kiu la amplekso aŭ la volumeno de gasa, likva aŭ solida substanco pligrandiĝas: koeficiento de varmodilato, de linia aŭ kuba dilato.
  • dilata
    Rilata al dilato, dilatado: [BIOLOGIO] vaskuldilata (SIN. vazodilata) hormono.
  • dilat (ad)o
    [MEDICINO] Ago dilati: dilatado de la uretra kanalo.
  • dilatanto
    [ANATOMIO] Muskolo, kiu dilatas organon (ekz. irison, naztruojn): pupila dilatanto (M. dilatator pupillae).
  • dilatebla
    Tia, ke oni povas ĝin dilati.
    duktila, elasta.
  • dilateblo
    [FIZIKO] Propreco de ia materialo longiĝi sub la influo de tirforto.
  • dilatiĝi
    Iĝi pli larĝa, pli vasta, pli ampleksa: gasoj dilatiĝas pro varmiĝo; dilatiĝo de la vagino ĉe la akuŝo.
  • dilatilo
    Instrumento por dilati orificon.
  • dilatujo
    Ujo, destinita por la dilato de substanco: [ELEKTRO] oledilatujo de transformilo.
  • maldilati
    1. [FIZIKO] Fari, ke la volumeno de io malvastiĝu.
      kunpremi.
    1. [BIOLOGIO] [MEDICINO] Malplilarĝigi orificon aŭ kavaĵon de organo, malpligrandigi la kalibron de dukto aŭ de vaskulo: vaskulmaldilata (SIN. vazomaldilata) hormono. SIN. konstrikti.

    dilatx


    Iel rilatitaj:

    aneŭrismx atropx gasx