mufo

*muf/o

  1. Remburita cilindro el pelto kun centra tubo, en kiu oni enmetas ambaŭflanke la manojn, por varmigi ilin: zibela mufo (Z).
  1. [TEKNIKOJ] Cilindroforma teksaĵo el ardigebla, sed ne bruligebla substanco (ekz. asbesto), uzata por plibriligi flamon: inkandeska mufo.
  1. Dikvanda kava cilindro, uzata por sekurigi la kunligitecon de du ŝaftoj aŭ du tuboj: juntiga mufo; glata mufo.
  • mufi (tr)
    Provizi (tubojn, aksojn ktp) per mufo.
  • kablomufo
    [ELEKTRO] Fermita ujo, kutime lokita subtere, al kiu la ekstremaĵoj de kabloj aŭ de konduktiloj estas enigitaj, por konekti ilin kaj por ŝirmi la junton kontraŭ mekanika influo kaj malsekeco.
  • manmufo
    Mufganto.

    mufx


    Iel rilatitaj:

    ardx gasx