raketo

raket/o (1)

  1. Arta fajraĵo, kiu pafigas per fuzaĵo en la aeron kaj tie eksplodas, elĵetante multajn brilajn diverskolorajn fajrerojn: li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj diversajn fajraĵojn (Z); raketoj flugis alten (Z).
  1. Spacpafaĵo, uzanta fuzaĵon kiel propulsan rimedon: kontraŭtanka, interkontinenta raketo; stratosfera raketo por meteologia esplorado; homloĝata raketo.
    sputniko, satelito, kosmonaŭto.
  • raketi (ntr)
    1. Pafiĝi, kiel raketo.
    1. Elŝpruci, kiel la fajreroj de raketo: Miĥalski vere raketas per rimoj kaj ritmoj; multaj demandoj raketis el la publiko.
  • alarmraketo
    [ŜIPOJ] Raketo, elĵetanta kolorajn stelojn, uzata de ŝipo, kiu petas helpon.
  • lumraketo
    [ARMEOJ] Raketo, kiu elverŝas brilegan artan lumon, uzata de trupoj dum nokto, en okazo de malamika surprizo.

    raketo

    Bildvortaro

    391-01 : porta aŭ lanĉa raketo [flanka vido kaj fantomsekco]
    391-02 : unua raketoŝtupo
    391-03 : propulsiloj
    391-04 : varmo ŝildo
    391-05 : ŝelo de propulsiloj
    391-06 : stabiligaj aloj
    391-07 : ŝtupoforigaj bremsraketoj
    391-08 : kerosenujo
    391-09 : duktoj por likva oksigeno
    391-10 : kontraŭvortica sistemo
    391-11 : ujo por liva oksigeno
    391-12 : kontraŭondiĝilo
    391-13 : premheliumaj boteloj
    391-14 : oksigendifuzilo
    391-15 : uja interpeco
    391-16 : instrumentoj kaj kontroliloj
    391-17 : dua raketoŝtupo
    391-18 : propulsiloj
    391-19 : varmoŝildo
    391-20 : fiksiloj de propulsiloj kaj ŝovoframo
    391-21 : akceloraketoj por fuelakiro
    391-22 : suĉotubo por likva oksigeno
    391-23 : ujo por likva oksigeno
    391-24 : vertikala premdukto
    391-25 : ujo por likva hidrogeno
    391-26 : sensilo de fuelnivelo
    391-27 : muntoplatformo
    391-28 : kabloŝakto
    391-29 : pasluko
    391-30 : interŝtupaĵo
    391-31 : premgasujo
    391-32 : tria raketoŝtupo
    391-33 : propulsilo
    391-34 : ŝovduzo
    391-35 : interŝtupaĵo
    391-36 : ŝtupoforigaj bremsraketoj
    391-37 : pozicireguligaj raketoj
    391-38 : ujo por likva oksigeno
    391-39 : kabloŝakto
    391-40 : ujo por likva hidrogeno
    391-41 : mezursondiloj
    391-42 : ujo por premheliumo
    391-43 : aeruma aperturo de fuelujo
    391-44 : antaŭa ŝtuporingo
    391-45 : muntoplatformo
    391-46 : kabloŝakto
    391-47 : akcelraketoj por fuelakiro
    391-48 : malantaŭa ŝtuporingo
    391-49 : dukto por likva hidrogeno
    391-50 : dukto por likva oksigeno
    391-51 : instrumentopanelaro
    391-52 : hangaro de lunmodulo
    391-53 : lunmodulo (surluniĝa modulo)
    391-54 : priserva modulo
    391-55 : ĉefpropulsilo
    391-56 : fuelujo
    391-57 : ujo por nitrogena tetraoksido
    391-58 : premgasa liversistemo
    391-59 : oksigenujo
    391-60 : fuelĉeloj
    391-61 : grupo de regraketoj
    391-62 : grupo de direktaj antenoj
    391-63 : spackajuto (komandejo)
    391-64 : savoturo por starta fazo

    Iel rilatitaj:

    Lunx balistx ludx veturx