ĉirkaŭ

*ĉirkaŭ


I- Prepozicio signifanta:
  1. En la spaco ronde kuŝanta ĉiuflanke de io: havi rubandon ĉirkaŭ la kolo (Z); la alumeto eligis helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton (Z); danci kiel kato ĉirkaŭ poto (Z); li kolektis ilin ĉirkaŭ si (Z); li kaptis la knabon ĉirkaŭ la korpo (Z); ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino (Z); Jakob metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn (Z); foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Korah! (X).
  1. En la spaco proksima al: la popoloj, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili (X); ĉirkaŭ la buŝo ludis svarmo da ridetoj (Z); abundaj bukloj ondigadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj (Z); ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas (Z); ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti (Z).
  1. Proks. en la tempo de: ĉirkaŭ la vespero venas la dio de dormo (Z); ĉirkaŭ Majo ni foriros; tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo (Z); la granda persekutado furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la 14a jarcento (Z); ĉirkaŭ la tagmezo (Z).
  • II- Prep. koncernanta nur la sekvantan numeralon (do ne influanta la formon de la subst-o), kun la signifo 'proks. ĝis aŭ trans la nombro, kvanto': ĉirkaŭ tri horoj pasis de tiam; ŝia tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj (Z); mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn (Z); ili mortigis ĉirkaŭ dek mil virojn (X); la koncerto daŭris ĉirkaŭ tri horojn (B); nia infanterio marŝas dum unu tago ĉirkaŭ 13 mejlojn (B); juna homo de ĉirkaŭ dudek-tri jaroj (Z); eble nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en tiu ĉi ĝardeno (Z); estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj (Z); en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj (Z).
    preskaŭ, apenaŭ. [VIDU] ĝis, inter, po, super.
  • III- Kombinebla morfemo, samsignifa kiel la prep.
  • ĉirkaŭa
    Estanta ĉirkaŭ io.
  • ĉirkaŭe
    1. Ronde ĉirkaŭ io: en iliaj muroj speguligis la tuta ĉirkaŭe kuŝanta mondo (Z); aperis ĉirkaŭe polvaj nuboj (Z); la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro (X); rigardi ĉirkaŭen (Z); ĉirkaŭe de la domo, de la urbo.
    1. Preskaŭ ĉiuflanke: danci ĉirkaŭe en la salono (Z); li travagis Germanujon ĉirkaŭe (Z); sendi ĉirkaŭen por anonci (X); li kolektos ilin de ĉirkaŭe (X).
    1. Proksimume (pp nombro): ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon (Z).
  • *ĉirkaŭi (tr)
    Veni, metiĝi ĉirkaŭ ion aŭ iun: virino ĉirkaŭos viron (X) (por gravediĝi); Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon (X); militistaro ĉirkaŭas la urbon kun ĉevaloj k ĉaroj (X); lavo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon (Z); mi ne sentis la danĝeron, kiu ĉirkaŭis nin (Z); nuda kamparano ĉirkaŭis sin k la arbon per ŝnuro, kvazaŭ per vasta ringego (B); la sonado de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de vivo (Z); kastelo ĉirkaŭita de foso (Z); domo ĉirkaŭita de grenkampoj (Z); ĉirkaŭita de rabistoj (Z); ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn (Z); (f) lia nomo estos eterne ĉirkaŭita de gloro.
  • ĉirkaŭo
    Periferio, perimetro.
    zono.
  • *ĉirkaŭaĵo
    1. Spaco, regiono ĉirkaŭ io: lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo (Z); riĉa bieno en la ĉirkaŭaĵo de Parizo; kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco (Z).
    1. [MATEMATIKO] (pp punkto en topologia spaco) Aro, kies malfermaĵo enhavas la punkton.
  • ĉirkaŭigi
    Fari, ke io estu ĉirkaŭ: se vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj [...] (Z).
  • ĉirkaŭumo = vivmedio.
  • IV- Prefikso. , kun la senco 1 de la prep.: ĉirkaŭiri, ĉirkaŭkolo, ĉirkaŭmano, ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭpreni, ĉirkaŭmordi, ĉirkaŭtranĉi, ĉirkaŭskribi ktp.
    ĉirkaŭ

    ĉirkaŭ

    PMEG: [ĉirkaŭ]



    Iel rilatitaj:

    apenaŭ apud cirkonvalacix inter periferix perimetrx po pozicix prepozicix preskaŭ proksimumx proksimx randx rondx super veturx zonx ĉ ĝis