sur

*sur

  • I- Prep. montranta:
    1. Pozicion de objekto aŭ estulo rilate al alia, kiu estas pli malalta kaj tuŝas ĝin:

    a) sen translokiĝo: sur la tero kuŝas ŝtono (Z); sidi sur seĝo, sur altaĵo (Z); ripozi sur kuŝejo (Z); teni la piedojn sur benketo (Z); sur ĉevalo de najbaro la ŝarĝo ne pezas (Z); bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo (Z); havi sur si ĉifonaĵojn (Z); eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto (Z); la pordo turniĝas sur sia hoko (Z); sur la sojlo; vi estas la plej feliĉa homo sur la tero; pakaĵo mia estas sur la ŝipo (Z); la pastro bruligu tion sur la altaro (Z); spikoj rostitaj sur la fajro (Z); sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento (Z); (f) tiuj provoj estis fonditaj sur naiva espero (Z); kio estis sur la fundo de tiu koro? (B); mizero sur (aldone al) mizero (Z); mensogoj sur mensogoj!;
    b) kun translokiĝo: mi metos sur min zibelan pelton (Z); senviva li falis sur la teron (Z); meti sin sur la genuojn (Z); verŝi akvon sur florojn; la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro (X).
    1. Pozicion de objekto, kiu, tule aŭ parte, kovras alian ne pli malaltan ol ĝi mem: sur la ĉielo staras la bela suno (Z); la suno hele lumis sur la serena ĉielo (Z); sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton (Z); ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto (Z); pentraĵo pendas sur la muro (B); sur la salikoj tie ni pendigis niajn harpojn (X); skribi sur papero; mi gravuros sur ĝi signojn (X); floroj broditaj sur glata fono.
    1. Pozicion de estulo aŭ objekto, kiu estas lokita en loko libera, senkonstrua aŭ senkovra: promenante sur la strato, mi falis (Z); pasi sur la placo (Z); sur la bordo de la maro staris amaso da homoj (Z); sur la korto staras koko (Z); sur tiuj herboriĉaj kampoj paŝtas sin brutaroj (Z); mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo (X); mi irigos vin sur rekta vojstreko (X); ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj (X); vi fariĝis tre riĉa kaj honorata sur la maro (X); malsupreniri sur la korton; tra la fenestro la vaporo iras sur la korton (Z); mi iradas de strato sur straton (Z).

    RIM. Kiam la loko estas sufiĉe vasta, ke oni prezentas ĝin al si tridimensia, oni uzas 'en' anst. 'sur': en la kamparo (Z); halti, labori en haveno (Kp: sur la kajoj).
    1. ĝenerale la pozicion (ĉe): sur la dekstra flanko (X); sur la flanko de sunleviĝo (Z); la forĝisto, kiu blovas fajron sur karboj (X); sur la horizonto; li tie falis kaj mortis sur la sama loko (Z); se mi estus sur ŝia loko, mi ne farus tion (Z); li havas la kapon sur ĝusta loko (Z); sur ĉiu loko estas la okuloj de Dio (Z); sur ĉiu paŝo ni renkontis barojn (Z); la vorto estis preta sur miaj lipoj (Z); bonkora instruo estas sur ŝia lango (X).
    1. (kun akuz.) ĝenerale la direkton: kvinope ili sin ĵetis sur min (Z); ĵeti sin sur la kolon de iu (Z); rigardi sur la maron kaj sur la multajn ŝipojn (Z); li rigardas malsupren sur la kampon (Z); li rigardis sur mian vizaĝon (Z); direkti sian rigardon sur iun (Z); la malamiko etendis sian manon sur ĉiujn siajn grandvaloraĵojn (X).
    1. (f) Ricevon de iu efiko, influo aŭ eco, akcepton de iu tasko aŭ respondeco ks, t.e. metaforan uzadon de la propra signifo (surestado, kovrado, premado, ŝarĝado): beno estas sur lia kapo (X); Mia spirito estas sur vi (X); li portis sur si la pekon de multaj (X); puni sur la idoj la malbonagon de la patroj (X); sur vin falas la malbeno (X); kaj tiam la spirito venas sur ilin, kaj tiam aperas ia Napoleono (Z); mi prenos sur min la respondecon (Z); ĉiuj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin (X); ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa virino (Z); havi influon sur iun, sur ion ( [VIDU] influi); sur la danan tronon mi havas rajtojn (Z); la reĝo ne metis atenton sur la raporton (Z).
  • II- Pref. samsignifa: flugi sur tegmenton (Z); suriri monton (Z); surmeti, surhavi veston; surverŝi oleon sur altaron (Z).

    PMEG: [sur]



    Iel rilatitaj:

    mantelx vestx veturx