cirkuli

cirkul/i (ntr) (3)

  1. Rondire k senhalte moviĝi: la sango cirkulas de la koro al la koro tra la pulmoj.
  1. Ire k reire moviĝi: amaso da homoj k veturiloj cirkulas en la urbo; estas malpermesite staradi: cirkulu!
  1. Pasi de iu al alia: mono, varoj cirkulas; ripeti unu el la komunuzaj frazoj; kiuj cirkulas en la mondo (Z); famo, epidemio cirkulas.
  • cirkulado
    Movo de io, kiu cirkulas: vigla cirkulado de homoj; cirkla, unudirekta cirkulado; sangocirkulado.
    trafiko.
  • cirkulantaro
    [ TRAFIKO] Tuta aro de tiuj, kiuj cirkulas (homoj k veturiloj).
  • cirkuligi
    Fari, ke io cirkulu: unu libron mi cirkuligis inter negranda nombro da hebreoj (Z); cirkuligi kalumnion.
    trafiko cirkuli

    cirkuli


    Iel rilatitaj:

    TRAFIKO cirklx cirkvitx irx movx pasx rondx sangx trafikx veturx vojaĝx