kamiono

kamion/o (8)

Fortika, platplanka, kvar- aŭ ses-rada aŭtomobilo por pezaj ŝarĝoj; ŝarĝaŭto.
  • kamioni (tr)
    Transporti per kamiono.
  • kamionado
    Tia transportado: entrepreno pri kamionado.
  • kamioneto
    Malgranda kamiono, kies utila ŝarĝo ne superas 1 500 kg.
  • kamionisto
    Tiu, kiu transportas materialojn, varojn ks per kamiono.
  • baskulkamiono
    Kamiono, kies malantaŭa parto estas baskulebla kaj tiel povas facile elŝuti la ŝarĝitan materialon.
  • cisternokamiono
    Kamiono, provizita per vasta barelego, por la transportado de likvoj (vino k.a.).
  • ŝpruckamiono
    Kamiono provizita per barelego, ŝpructubo aŭ verŝilo kaj ofte per premmotoro, por ŝprucigi likvon, akvon, gudron, bitumon, sur ŝoseon.

    kamiono

    Bildvortaro

    347 : ŝarĝaŭtoj, aŭtobusoj


    347-01 -32 : ŝarĝaŭtoj
    347-01 : terenira kamioneto
    347-02 : kajuto
    347-03 : ŝarĝoplato
    347-04 : terena pneŭo aŭ radbendo
    347-05 : deponkesto
    347-06 : ŝarĝoplata kamiono
    347-07 : ŝarĝoplato
    347-08 : vicrado
    347-09 : flanka subveturŝirmilo
    347-10 : betonmiksuja kamiono
    347-11 : akvujo
    347-12 : miksujo
    347-13 : movebla elŝutilo
    347-14 : alĝustiga kranko por elŝutilo
    347-15 : longigilo por elŝutilo
    347-16 : funkciiga pupitro
    347-17 : akumulatorujo
    347-18 : premaera instalaĵo
    347-19 : cisterna kamiontrajno, artika kamiontrajno (artika kamiono)
    347-20 : trenkamiono (artika trenkamiono)
    347-21 : kajuto
    347-22 : fuelujo aŭ brulaĵujo
    347-23 : cisterna duonremorko
    347-24 : cisterno
    347-25 : kuploselo
    347-26 : kamionkajuto
    347-27 : altigita tegmento
    347-28 : kuŝejo
    347-29 : ŝofora sidilo
    347-30 : stirrado
    347-31 : liveraŭto
    347-32 : flanka ŝovopordo (ŝarĝa pordo)

    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx aŭtx veturx