kajo

kaj/o (1)

  1. Terbenkego, firmigita per muro, laŭlonge de rivero aŭ ĉe la marbordo, uzata kiel strato aŭ en- kaj el-ŝipigejo: la ŝipo kuŝis ĉe la kajo; promeni sur la kajoj de Sejno.
  1. [FERVOJO] Pasaĝerkajo.
  • surkaje
    Troviĝante sur la kajo: surkaje liverebla varo.
  • getkajo
    Varfo.
  • kargadkajo
    Konstruaĵo kun surveturebla surfaco super traka aŭ ŝosea nivelo, por faciligi kargadon.
  • pasaĝerkajo
    [FERVOJO] Konstruaĵo kun surirebla surfaco super traka nivelo, por faciligi en- kaj el-vagoniĝon: tiu trajno foriras de la pasaĝerkajo 3a.
  • Kaj/o
    Romana vira nomo.

    kajo


    Eble rilatitaj:

    bolardx, bordx, havenx, vagonx, veturx,