preter

*preter

  • I- Prep. , montranta objekton aŭ lokon, en kies proksimeco iu aŭ io pasas, irante plue: li pasis preter mi sen saluto (Z); vi pasis preter via sklavo (X); sia vojo kondukis preter la vojo de la taglaboristo (Z); la enirejo troviĝas preter tiuj fenestroj; traflugis anĝelo preter orelo (Z) (pp subita eksilento en konversacio); venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn (Z).
  • RIM. Por precizigi la fakton, ke la movo havas kiel celon lokon, atingotan post la koncerna movo, oni povas uzi akuz-on: ĝi iris al li preter la buŝon (Z) (ne profitis al li); vi sidos apud la ŝtono Ezel kaj mi pafos preter ĝin tri sagojn (X); mia sinjoro! se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon! (X).
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • pretere
    Preter iu, io: kiam la reĝo iris pretere, (la profeto) ekkriis; estis plej bela parko, kaj pretere oni vidis grandajn kastelojn (Z).
  • III- Pref. , signifanta:
    1. ke oni lasas flanke objekton aŭ lokon, irante plue: preteriri, preterkuri, preterpasi, preterŝoviĝi;
    1. ke oni lasas flanke iun aferon, pro malatento aŭ malŝato: preteratenti, preterlasi, pretervidi, pretervole.

    PMEG: [preter]



    ĝis. pasi. rigardi. trafiko.

    Iel rilatitaj:

    apud flankx pasx pozicix rigardx trafikx veturx ĝis