vehiklo

vehikl/o

  1. [KEMIO] [FARMACIO] Substanco, en kiun oni metas aŭ solvas efikantajn substancojn por prepari medikamenton: vazelino, alkoholo, kakaobutero estas la vehikloj respektive de ungventoj, tinkturoj kaj supozitorioj.
  1. [MEDICINO] [BIOLOGIO] Portanto 2.
  1. (f) ĉia rimedo de intelekta transdonado, transportado: li uzas la romanon kiel vehiklon de siaj politikaj opinioj; la vortoj estas la vehikloj de la penso; [BUDHISMO] la Granda Vehiklo (SIN. Mahajano), la Malgranda Vehiklo (SIN. Hinajano).
  • vehikla
    Estanta aŭ rilata al vehiklo: vehikla lingvo (uzata kiel interkomprenilo inter parolantoj de aliaj diversaj lingvoj).
  • vehikli (tr)
    Transporti, kiel mem vehiklo: iu tripanosomo, vehiklita de la cecea muŝo, kaŭzas la dormomalsanon.

    vehiklo


    Iel rilatitaj:

    veturx