stacio

*staci/o

  1. [TRAFIKO] Grava haltejo de trafikilo (fervojo, metroo, ŝipo k.a.) kun instalaĵoj por priservo de la pasaĝeroj.
  1. Loko, kie multaj vojaĝantoj kelkatempe restadas: someraj stacioj ĉe la marbordo, en la montaro; la stacioj de Himalajo, de Alpoj.
  1. Loko, destinita por konstantaj sciencaj esploroj: meteologia, spaciala stacio.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] [ELEKTRO] Loko, ekipita per aparatoj por difinita celo: amplifa stacio (interlinea stacio de interurba telefonreto, servanta por amplifi la signalkurenton); asocia stacio (du aŭ pluraj abonantoj en la sama domo aŭ strato, kunigitaj por komune uzadi la saman ĉefstacian konduktilon); ĉefa stacio (pp telefonstacio: telefonaparato de abonanto kun la apartenanta konduktolineo, konektita al la loka telefoncentralo: ĉiu ĉefa stacio povas havi substaciojn, kiuj komunikas kun la publika telefonreto nur tra la ĉefa stacio); redissenda stacio (radiosendilo, kiu ricevas programojn de alia stacio kaj ilin redissendas, amplifante la signalojn laŭnecese); transforma stacio (stacio inter alttensia centralo kaj la distribuaj transsendaj lineoj, enhavanta transformilojn por transformi la altan tension en mezan aŭ malaltan tension).
  1. [KRISTANISMO] ĉiu el la 14 bildoj de Kalvaria vojo (en preĝejoj, aŭ en sankta loko), antaŭ kiuj estas dirataj iaj preĝoj: (f) ŝi staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn (Z).
  1. [FERVOJO] Sekcio de fervojlinio, kie eblas gravaj influoj al trajnotrafiko (elvicigo kaj envicigo de trajnoj, komenco kaj fino de trajnokursoj ks).
  • staciestro
    ĉefo de stacio.
  • *stacidomo
    Domo, kie la pasaĝeroj atendas forveturon aŭ alveturon de trafikilo, aĉetas biletojn, deponas bagaĝojn ktp.
  • finstacio
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Stacio de la ekstremaĵo de interurba telekomunika lineo.
    1. [TRAFIKO] Stacio ĉe fino de publika trafikilo (trajno, metroo, aŭtobuso ks).
  • radiostacio
    [TELEKOMUNIKOJ] Loko, kie oni sendas k/aŭ ricevas radioelsendojn.
  • ranĝostacio
    [FERVOJO] Stacio aŭ staciparto en fervojnodo por ranĝi vagonojn de disigataj al formataj trajnoj.
  • ricevostacio
    [TELEKOMUNIKOJ] Loko, kie oni ricevas radioelsendojn.
  • sendostacio
    [TELEKOMUNIKOJ] Loko, el kiu oni dissendas radioelsendojn.
  • servostacio
    [TRAFIKO] Loko por la servo de aŭtistoj kaj motorciklistoj (vendo de benzino kaj diversaj varoj).
  • taksistacio
    [TRAFIKO] Loko, kie taksioj atendas klientojn.
  • vintrostacio
    Montara stacio, destinita por skiado ktp.

    stacio


    Esprimoj

    Agronomia eksperimenta stacio, parcelo. Esti ĉe la aŭskultado de radiostacio.
    La malfermo de la kongreso estis disaŭdigata de la nacia sendostacio.
    La stacio prognozas ŝtormon por morgaŭ.
    Malproksima, proksima prognozo de la veterstacio.
    Riceveblaj stacioj.
    Someraj stacioj ĉe la marbordo.
    Zorgu, ke oni stampu viajn rabatilojn ĉe la stacidomo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , lineo, ., , , , , , centralo, , , , , lineo, , cio

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    amplifi
    atendi
    esplori
    vojaĝi
    bagaĝo
    benzino
    bileto
    fervojo
    haltejo
    metroo
    pasaĝero
    radio
    trafiko
    ŝipo

    Ankaŭ vidu:

    domo.
    fervojo.
    maro.
    radiofonio.
    trafiko.
    transporti.
    urbo.
    veturi

    Bildvortaro

    358 : Stacidoma halo

     
    358-01 -10 : informgiĉeto (stacidoma informejo)
    358-02 : stacidoma informistino
    358-03 : emblemo
    358-04 : specialaj veturofertoj
    358-05 : anonco de horaraj ŝanĝoj
    358-06 : komputila ekrano
    358-07 : plata ekrano
    358-08 : nomŝildo
    358-09 : servotablo
    358-10 : pasaĝerino
    358-11 : poŝtokesto
    358-12 : vendilo de telefonkartoj
    358-13 : publika telefono
    358-14 : monera kaj kartotelefono
    358-15 -19 : stacidoma librovendejo
    358-16 : ĵurnaloj
    358-17 : revuoj (magazinoj)
    358-18 : fremdlingvaj gazetoj
    358-19 : libroj
    358-20 : bankaŭtomato
    358-21 : banka filio kun monŝanĝejo
    358-22 : kurzotabelo
    358-23 : banka dungito
    358-24 : rubujo
    358-25 : reklamafiŝo
    358-26 : anonctabulo
    358-27 : datoindiko
    358-28 : trajnonumero
    358-29 : tempo de alveturo
    358-30 : tempo de ekveturo
    358-31 : celstacio
    358-32 : kajonumero (traknumero)
    358-33 : stacidoma horloĝo
    358-34 : veturbiletaj vendiloj por publika persontrafiko
    358-35 : informaj ŝildoj
    358-36 : pakaĵdeponejo
    358-37 : preskriboj pri pakaĵgardado
    358-38 : suprenirejo (ŝtuparo) al kajoj
    358-39 : pasaĝero
    358-40 : vojaĝsako
    358-41 : valizo
    358-42 : pakaĵfakoj
    358-43 : stacidoma restoracio
    358-44 : lumreklamo
    358-45 : restoracia gasto
    358-46 : glaciaĵpokalo
    358-47 : butikkoridoro
    358-48 : florbutiko
    358-49 : bukedoj
    358-50 : kosmetikaĵbutiko
    358-51 : vojaĝagentejo
    358-52 : biletoficejo
    358-53 : klientino
    358-54 : notpapero
    358-55 : subplato por skribado
    358-56 : servodungito de biletvendado
    358-57 : biletprintilo aŭ biletpresilo
    358-58 : veturbileto
    358-59 : monitoro de veturbileta terminalo
    358-60 : klavaro
    358-61 : VL-terminalo aŭ pagoterminalo aŭ POS-terminalo kun magnetkartolegilo por pagado sen kontanta mono [POS: Point of Sale, VL: vendoloko]

    359 : Stacidoma kajo


    359-01 : alvetura halo
    359-02 : kajotegmento
    359-03 : stacinoma ŝildo
    359-04 : kaja poŝtokesto
    359-05 : elektra bagaĝoĉaro
    359-06 : interna kajo
    359-07 -9 : trako
    359-07 : relo
    359-08 : ŝpalo
    359-09 : gruza balasto
    359-10 : indikilo de veturdirekto kaj ekveturtempo
    359-11 : kajonumero (traknumero)
    359-12 : kajolumigo
    359-13 : fervoja dungito
    359-14 : uniforma kepo
    359-15 : portebla interfono por komunikado kun biletoficejo
    359-16 : trajnakompanisto
    359-17 : mansignalilo
    359-18 : ICE ® (interurba ekspreso)
    359-19 : stirvagono
    359-20 : kurentodeprenilo aŭ pantografo
    359-21 : kontaktodrato
    359-22 : fumadmalpermesa ŝildo
    359-23 : publika telefono
    359-24 : rubujo
    359-25 : kajosekcia ŝildo
    359-26 : afiŝvitrino kun horarafiŝo
    359-27 : kaja benko
    359-28 : kajo
    359-29 : kajobordero
    359-30 : kaja laŭtparolilo
    359-31 : kaja kiosko
    359-32 : pakaĵportisto aŭ bagaĝisto
    359-33 : puŝĉaro
    359-34 -38 : bagaĝo
    359-34 : valizo
    359-35 : rulilhava valizo
    359-36 : rulvalizo
    359-37 : pluvombrelo
    359-38 : dorsosako aŭ tornistro
    359-39 : vojaĝantoj
    359-40 : kaja ŝtuparo
    359-41 : kaja horloĝo
    359-42 : superkaja pasejo
    359-43 : policisto
    359-44 : adiaŭa kiso
    359-45 : antaŭurba trajno
    359-46 : trakcia veturilo (motorvagono)
    359-47 : celstacia ŝildo

    Iel rilatitaj:

    amplifx atendx bagaĝx benzinx biletx domx esplorx fervojx finx haltx marx metrx pasaĝerx preĝx radiofonix radix trafikx transportx urbx vagonx veturx vintrx vojaĝx vojx ŝipx