navigi

navig/i (ntr)

Vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en aero.
ŝipiri, flugi.
  • naviga
    Rilata al navigado: navigaj lumoj (portataj de ŝipo aŭ aviadilo, por indiki ĝiajn pozicion kaj direkton).
  • navigado
    1. Ago de tiu, kiu navigas: enlanda aŭ rivera navigado; submara navigado; aernavigado; traktato pri la navigado; navigado per instrumentoj, per rekta vidado. [VIDU] navighalto.
    1. Tuto de la metodoj, uzataj por difini la pozicion kaj kurson de ŝipo aŭ aviadilo per geometrio kaj naŭtika astronomio.
  • navigebla
    ŝipirebla: navigebla rivero.
  • navigebleco
    1. Eco de io navigebla.
    1. Navigipovo: atesto pri navigebleco.
  • navigejo
    Platformo, ferdeko aŭ ĉambro, kie oni estradas la manovradon de ŝipo aŭ aviadilo.
  • navigisto
    Membro de ŝipanaro aŭ flugistaro, komisiita pri la registrado de la farita kurso kaj difinado de la sekvota vojo: astroj uzataj de la navigisto.

    navigi


    Iel rilatitaj:

    aviadx veturx ŝipx