gliti

*glit/i (ntr)

  1. Facile moviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo: oni glitas kiel sur sapo; ŝtono glitas sur glacio (B); mi lasis min gliti en la kavaĵon; molekuloj de likvo facile glitas unu sur alia; la (laca) cikonio glitis malsupren laŭ la velo (Z) [VIDU] glitveturilo.
  1. [SPORTO] Antaŭeniĝi sur glata supraĵo konservante sian ekvilibron: hodiaŭ estas hela frosta vetero, tial mi iros gliti (Z); glitŝuo.
  1. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo: mia piedo ekglitis sur la vaksita pargeto; en mallumo ili glitos kaj falos (X).
  1. (f) Pasi senbrue, facile, nerimarkite: la servistoj senbrue glitis inter la manĝantoj; suna radio glitis (Z) (en la ĉambron); supraĵa rideto glitis super la porcelane blankan vizaĝon (Z); senvole glitis miaj okuloj al mia ŝranko; centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj (Z); ili glitas iom post iom en profundan mizeron.
    flui, flugi, ŝvebi, preterportiĝi.
  1. [TEKNIKOJ] Rotaciante, ne sufiĉe adheri: radoj, kluĉodisko glitas.
  • glito
    Ago gliti kaj pli speciale:
    1. [LINGVOSCIENCO] preskaŭ neperceptebla transiro inter du sinsekvaj distingeblaj pozicioj de la voĉorganoj.
    1. [ELEKTRO] la kvociento de la relativa rapido de la kampo rilate al la rotoro per la absoluta rapido de la kampo (ĉe generatoro aŭ nesinkrona motoro).
    1. [BELETRO] poezia licenco, konsistanta en anstataŭigo de komenca jambo per trokeo.
  • glita
    Tiel glata aŭ grasa, ke la alteno estas malfacila: glita angilo; okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita (Z); (f) diable glitaj argumentoj; la kato glite enŝoviĝis (Z).
  • glitado
    Ago aŭ stato de iu, kiu glitadas: glitado estas amata distro de la knaboj.
  • glitanto
    1. Tiu, kiu glitas.
    1. [LINGVOSCIENCO] Parolsono fonetike vokoida kaj fonologie konsonanta (en E. 'j' kaj 'u').
  • glitejo
    1. Parto de vojo, rivero ks, kie glacio ebligas glitadi 2.
    1. Speciale aranĝita loko por sporta glitado.
  • glitigi
    Fari, ke iu glitu: ili glitigas niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj (X).
  • glitiga
    1. Tia, ke oni riskas fali pro glitado: ilia vojo estas malluma kaj glitiga (X); glitiga pargeto, trotuaro (B); (f) spiritoj glitigaj, kiel serpenta korpo (Z).
    1. (f) Malfacile priparolebla; prezentanta riskojn de mispaŝo: glitiga temo, demando.
  • *glitilo
    Ilo, konsistanta ĉefe el ŝtallameno, laŭlonge kaj vertikale fiksebla al la subo de ŝuo, por ebligi rapidan glitadon sur la glacio: mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti (Z). SIN. sketilo.
  • glitumi (Z)
    Gliti 2.
  • degliti
    Fali glitante: degliti de la ĉevalo (B); (f) ĵus de siaj lipoj estis deglitonta ia venena vorto (Z).
  • elgliti
    1. Eliĝi glitante: la spegulo elglitis el iliaj manoj (Z); el lia mano ĉiu monero elglitas (Z) (li estas malŝparema).
    1. (f) Ellasigi: tiu vorto senvole elglitis el ŝia buŝo (Z); el sub la ŝajno de ĝentileco elglitis (aperis, elvidiĝis) ĉiumomente la malŝato (B).
    1. Eliri rapide kaj nerimarkite: elgliti el domo, el ĉambro.
  • elglitiĝi
    Malaperi senspure: elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj la fundamento de ŝia materiala ekzistado (Z).
  • engliti
    Eniĝi, eniri, glitante: ili singarde englitis tra la truo (B); atendis, meditis, ĝis en tombon englitis (Z); la polvo englitis en la keston; diversaj malordoj englitis en la kortegon (B).
  • englitiĝi
    Eniĝi facile, kvazaŭ nerimarkite: via palato (estas) kiel vino bongusta, kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate (X).
  • forgliti
    Foriĝi, glitante: la ombro de la birdoj forglitas super la pejzaĝo (Z); (f) la povo forglitis el liaj manoj.
  • pretergliti (tr)
    Preterpaŝi glitante: la landoj preterglitis antaŭ liaj okuloj (Z).
  • tragliti (tr)
    Pasi tra aŭ inter: (la grava persono) traglitis nerimarkite (Z); tragliti inter la scivolemuloj; lian koron traglitas mallumaj nuboj (Z).
  • aeroglita
    (pp veturilo) Sidanta, dum sia transmoviĝo, sur kuseno el kunpremita aero: aeroglita veturilo, boato.
  • flankengliti = jori.
  • rulglitilo
    Glitaparato provizita per radetoj anst. ŝtallameno. SIN. rulsketilo.
  • ŝipglitejo
    Klina ejo, sur kiun oni tiras malgrandan ŝipon, por ĝin ripari.
  • vostoglitado
    [AVIADO] Moviĝo de aviadilo malantaŭen laŭ ĝia longakso, sub la efiko de la gravito.

    gliti


    fali.flugi.flui.lubriki.nagi.olei.pasi.poluri.porti.rampi.svebi.ŝmiri.ŝovi.
    glacio.

    Iel rilatitaj:

    aerx artikx biciklx brosx forgesx frostx glacix polurx vagonx veturx ŝux