treni

*tren/i (tr)

  1. Tiri post si ion kun malfacilo pro ties pezo aŭ frotiĝo sur la grundo: tiuj servistinoj ankaŭ trenas la fiŝojn el la boato (Z); azeno ŝarĝon trenis sufere (K); terure multe da pakaĵo li trenis kun si (Z); ŝipo, kiu trenas sian ankron (kiu malfiksiĝis); treni la sabron sur la pavimo; per la haroj mi trenos vin en la preĝejon (Z); (abs) oni vokas la bovon ne festeni, sed treni (Z); (analoge) treni la piedojn de laciĝo (B); treni la kruron (malfacile pasi pro vundo, malsano); la trafita birdo trenis la flugilon.
  1. (pp veturilo) Tiradi post si: motorŝipo, kiu trenas barĝojn; ĉareto trenata de aŭtomobllo.
    remorko.
  1. (f) Devigi iun veni kun si: ne volas kokin'al festeno, sed oni ĝin trenas perforte (Z); (Satano), kiu mil legiojn da senkulpaj anĝeloj trenis kun si malsupren (Z); (f) la grandan abomenindan krimon li trenu kun si en la eternecon! (Z); ŝi trenas post si ĉiujn korojn.
  1. (f) Malfacile, pene pasigi: treni sian vivon de mizero al mizero (Z); estaĵoj, kiuj trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon (Z); la gazeto trenis sian ekziston ankoraŭ du jarojn; ni trenas la dimanĉojn en brita enuo; li trenas sian malsanon jam de tri monatoj.
  • sin treni
    Pene, malfacile antaŭeniri: la limako sin trenis sur la sablo; la Kocit'sin tra dezertoj trenas (Z); (f) bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide (Z).
    rampi.
  • trenado
    Agado de iu, io trenanta: la ŝarĝbesto, kiu morte laciĝas per trenado (Z); la trenado de veturilo far hundoj estas malpermesata en kelkaj landoj; eliri el haveno per trenado.
  • trenaĵo
    1. Io, kio estas trenata: la trenaĵo de kometo; lasi post si trenaĵon el fumo.
    1. Tiu parto de vesto, robo, jupo, kiu treniĝas sur la tero: havi longan trenaĵon ĉe la vesto (Z); trenaĵoportisto.
      basko.
  • treniĝi
    1. Iĝi trenata sur la tero: ruĝa ŝalo longe treniĝas post vi (Z); ŝia jupo treniĝis en la koto; (ĉe la elirado el la laborejo) iliaj piedoj treniĝadis malrapide (Z); (analoge) iri per treniĝanta paŝo; treniĝa voĉo.
    1. Malrapide pasi: la horoj treniĝas maldiligente (B); akceli laboron, kiu alie povus senfine treniĝi.
    1. = sin treni.
  • eltreni
    Eligi, trenante: eltrenu lin el la lito! (Z).
  • fortreni
    Forigi, trenante: kio estos, se li efektive fortrenos min en la malliberejon? (Z); li volas fortreni sin (Z); fortrenu lin de la festeno! (Z); el la militakiritaj urboj li fortrenis kun si grandajn trezorojn (Z).
  • kuntreni
    1. Treni kun si: kuntreni en vojaĝo multajn pakaĵojn; kuntreni la balaston de pasintaj epokoj.
    1. (f) Nepre sekvigi: malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas (Z); tiu decido kuntrenos multajn malfacilaĵojn.

    treni


    Iel rilatitaj:

    portx robx veturx vostx