oblikva

oblikv/a

  1. Kliniĝanta for de la vertikala aŭ orta direkto: la perpendiklo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj, kondukitaj el la sama punkto ĝis la sama rekto; oblikve staranta turo; salikoj kreskantaj kurbe kaj oblikve (Z); [TIPOGRAFIO] oblikva fasono (tipara fasono, kies signoj estas klinitaj dekstren, sed havas la saman formon kiel en rekta fasono, male kiel kursivo).
  1. Kliniĝanta for de la normala direkto: oblikva vojo; la cignoj flugas en oblikva direkto (Z); supera oblikva muskolo (de la okulo); oblikva rigardo (Z) (ne direktata al la okuloj de la rigardato); oblikve teksita drapo.
    malrekta, transversa, kver/.
  • oblikvi (ntr)
    Iri en oblikva direkto: tuj post la drinkejo la vojeto oblikvis tra la kampoj.
  • oblikveco
    Eco de io oblikva: la montovojo supreniris kun timiga oblikveco.

    oblikvx


    Iel rilatitaj:

    bevelx rigardx