-skop

-skop/


[SCIENCOJ] Sufikso , montranta:
  1. aparaton, per kiu oni povas observi, detekti ks plejofte nevideblajn fenomenojn: galvanoskopo, mikroskopo, elektroskopo, spektroskopo, teleskopo;
  1. [MEDICINO] instrumenton aŭ aparaton, kiu ebligas la esploradon de organo, plejofte per rigardo en ĝia interno: oftalmoskopo, peritoneoskopo.
  • -skopio
    Arto uzi tian ilon, tekniko de ĝia uzo: rektumoskopio, bronkoskopio, radioskopio.
  • RIM. La vortfino 'skopo' troviĝas en neanalizeblaj vortoj: endoskopo, makroskopa, stroboskopo k.a.

    Iel rilatitaj:

    rigardx spegulx