respektiva
respektiv/a (2)
Tia, ke ĝi respondas al unu sola el la priparolataj objektoj, dum aliaj paralele respondas al ĉiu el la ceteraj priparolataj objektoj; propra al ĉiu: la respektiva sinteno de ĉiu el la akuzitoj; remetu tiujn librojn en ilian respektivan lokon; la respektiva nombro de la voĉoj de ĉiu kandidato decidas pri [...] . respektive
En respektiva maniero: en triangulo ĉiu el la anguloj A, B, C respondas respektive al ĉiu el la lateroj a, b, c (t.e. A al a, B al b, C al c).
RIM. Oni ne uzu tiun adv-on kun la simpla senco de 'aŭ'.
respektivx
Iel rilatitaj:
rigardx