spekti

spekt/i (tr)


Atenti per la vido kaj aŭdo tion, kio estas prezentata: spekti filmon, operon, teatraĵon, baleton, sportan festivalon; (f) spekti surstratan demonstracion, akcidenton.
  • spektado
    Ago de tiu, kiu spektas.
  • spektaĵo
    Tio, kio estas spektata; spektaklo 2.
  • spektanto
    Tiu, kiu spektas: ĉiuj spektantoj estis ĝislarme tuŝitaj.
  • spektema
    Amanta vidi spektaĵojn, rigardadi ĉion, kio okazas en diversaj lokoj.
    gapulo, rigardulo.
  • spektinda
    Inda, ke oni ĝin spekti.
  • retrospekti (tr)
    Rigardi al la malantaŭo.
  • retrospekta
    (f) Rilata al la pasintaĵoj: retrospekta ekspozicio de pentraĵoj.

    spektx


    Iel rilatitaj:

    rigardx teatrx vidx