spektro

spektr/o

  1. Serio de la diversaj koloroj kaj radioj, el kiuj konsistas lumo, kiaj ili aperas, kiam disigitaj per refrakto tra prismo aŭ sur iaj retaĵoj: kontinua spektro (senlinia); linia (SIN. stria) spektro (nekontinua spektro, konsistanta el linioj aŭ strioj); emisia, sorba spektro.
  1. [FIZIKO] Pli ĝenerale: la intenso de ĉia signalo kiel funkcio de frekvenco.
  1. (f) Aro de diversaj, samkategoriaj aferoj: larĝa spektro de turismaj ebloj; [TELEKOMUNIKOJ] frekvenca spektro (aro de ĉiuj radiofrekvencoj, kiu estas dispartigita por la diversaj servoj).
  • spektra
    Rilata, apartenanta al spektro: spektra analizo; spektra linio (karakteriza de elementa korpo: la flava linio de la natria lumo).
  • spektroskopo
    [FIZIKO] Aparato, uzata por observi kaj studi la lumajn spektrojn.
  • spektroskopio
    Fako de fiziko pri la spektroj kaj variadoj de la ondolongo de la fotonoj elsendataj de la atomoj.

    spektrx


    Iel rilatitaj:

    anstromx rigardx vidx