speciala

*special/a

  1. Estanta de aparta speco: ne ĝenerala, ne komuna: vorto uzata en speciala senco; kia estas via speciala tasko?; pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolas (Z); Flasch-edzino havis ankoraŭ specialajn plendojn (Z); mi petis, ke oni faru por mi neniajn specialajn honorojn (Z); povas ekzisti nur reformado speciala, alĝustigita al tiuj aŭ aliaj specialaj cirkonstancoj kaj personoj (Z); ni devas akcepti nur tian urbon, kiu ne havas ian specialan politikan karakteron (Z).
  1. Destinita por iu aparta celo: verki ian specialan himnon por la malfermo de la kongreso (Z); se la Centra Komitato ne donus al ili specialajn instrukciojn (Z); vi ne publikigos la leterojn sen speciala permeso de iliaj aŭtoroj (Z); speciala agento, korespondanto de gazeto; speciala eldono de gazeto; speciala trajno por la ĉefministro.
  • speciale
    En speciala maniero: lingvo internacia apartenas speciale al neniu nacio (Z); certe, mi alportis tiun arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al [...] (Z); mi volas renovigi speciale kaj persone al vi tiun dankon (Z); malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante (Z).
    RIM. 'speciala' montras destinon por difinita celo: oni uzas por tio specialan maŝinon; mi venis speciale por la festo; 'aparta' montras malkunecon, diferencon: ni pritraktos la du aferojn aparte; li tenis sin aparte; ofte ĝi montras elstarecon, eminentecon, distingindecon: la lasta ero en la programo estis aparte (precipe) ŝatinda; 'precipa' rilatas al grado de kompara graveco: mi atentigas vin precipe pri tio; mi ŝatis precipe lian lastan verkon; ĉiuj devos iri, sed precipe la plej junaj.
  • specialo
    Scienco, arto, laboro, por kiu oni sin speciale okupas: la kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn (B).
  • specialaĵo
    1. Speciala okazaĵo, fako k.a.: pri ĉiuj specialaĵoj en nia afero, ekz. propagando, aprobado de verkoj ktp (Z); oni povas tre bone taŭgi por unu specialaĵo kaj tute ne taŭgi por alia (Z).
    1. Speciala produkto: farmacia specialaĵo (industrie fabrikata).
  • specialeco
    1. Karaktero speciala de io: pro la specialeco de tiu kuracilo nur spertuloj povas ĝin preskribi.
    1. Fako speciala de scienco: mi decidis elekti specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj (Z).
  • specialisto
    Fakulo, sin okupanta speciale pri difinita arto, scienco, tekniko, aŭ pri nur unu parto de tio: specialisto en la spacveturado; specialisto pri la pulmoj.
  • specialigi
    Fari, ke iu pristudu specialan fakon: oni ne devas specialigi la lernantojn tro frue.

    speciala


    speco.varietato.aparta.faka.unika.sola.absoluta.ekstrema.ekskluziva.emfazi.ekstravaganca.admirinda.mirakla.eminenta.nekredebla.elstari.perfekta.grandioza.superba.avantaĝo.fama.neordinara.kurioza.intima.ekstra.escepto.unua.lasta.mem.alia.diversaj.indiko.eco.trajto.

    Iel rilatitaj:

    -ebl absolutx admirx apartenx apartx dikx mirx ordinarx partx pecx perfektx rigardx simplx specx super suprx uzx ĝeneralx