spite

*spit/e


Intence kontraŭstarante la volon de iu alia; montrante, ke oni ne timas la batalon: vi diras nur por fari spite! (Z); spite al vi, barbaroj! (Z); spite miajn malamikojn liberigu min! (Z); spite ĉiujn argumentojn li rifuzis.
  • spite, ke
    Spite de tio, ke.
    malgraŭ ke, kvankam.
  • spit!
    Interj. , esprimanta defion: vi ne kuraĝos pinĉi al li la barbon!-spit!
  • spiti (tr)
    Montri al iu, ke oni plezuras, kontraŭstarante al lia/ŝia volo, aŭ ke oni estas preta batali: abelujon ne incitu, amason ne spitu (Z); pli facile estas eviti, ol spiti (Z); la kverko diris: Mi spitas al la uragano (K); kiam ni la mankon de abonantoj spitis [...] (K); (f) laĉo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn kaj la flikojn de la talivesto (Z).
    defii, provoki.
  • spitado
    Ago de iu, kiu spitas.
  • spitema
    Inklina al spitado: knabo malobeema kaj spitema.
    aroganta, maltima.
  • forspiti
    Ironie forpermesi kontraŭulon: ĉiujn siajn malamikojn li forspitas (X).

    spitx


    Iel rilatitaj:

    abomenx atakx bravx defix rigardx volx