fulmo

*fulm/o

  1. [METEOROLOGIO] Atmosfera fenomeno, konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj, aŭ inter nubo kaj la tero, kaj karakterizata de brila fajra streko rapidege pasanta tra la ĉielo: ne rigardu en la fulmon, ĉar tiu vido blindigus vin (Z); fulmoj malproksimaj ekbrilis (Z); la poligono (fagopiro) estis brulkolorita de la fulmo (Z); altan arbon batas la fulmo (Z); trafita de la fulmo; ekbrilo de fulmo (Z); somera fulmo (sentondra fulmado). [VIDU] fulmobati, fulmobrilo, fulmogardilo, fulmosuĉilo.
  1. Tiu sama fenomeno, rigardata kiel kolerarmiloj de la dioj aŭ de Dio: la Titanoj falis sub la fulmoj de Zeŭso; Dio ĵetis fulmon kaj konfuzis ilin (X); (f) la fulmoj de la Eklezio (ekskomuniko); liaj okuloj ĵetis fulmojn (B). [VIDU] fulmosagoj.
  1. Tiu fenomeno, kiel simbolo de ega rapideco: la vorto flugas tra la landoj kun la rapideco de fulmo (Z); ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de M. (Z); tiel oni travidas per unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon (Z); fulmofermilo ( [VIDU] zipo); fulmostriko; kaj fulmorapide ĝi malaperis kaj fulmorapide ĝi reaperis (Z).
  • fulma
    1. Rilata al fulmo: fulma malŝargo.
    1. Rapida kiel fulmo: fulma milito.
  • fulmi (ntr)
    (pp fulmo) Brili: la monto Sinaj fulmas kaj flamas (X); aspektis kvazaŭ la tuta mondo staris en flamoj, tiel forte fulmis (Z); (f) fulmas lancoj (Z), sparko.
  • fulmado
    Serio da fulmoj: sentondra fulmado (kiam ties tondroj ne estas aŭdeblaj, pro la malproksimo); fulmadis senĉese kaj tondroj bruadis (Z).
  • fulmeti
    Vigli per sinsekvaj briletoj: en la pupiloj fulmetadis briloj (Z); sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto (Z).
    flagri.
  • ekfulmi
    Abrupte fulmi.
  • magnezifulmo
    Tre viva brilo, ricevata per ekbruliĝo de magnezia pulvoro, kaj pasintece uzata en fotado.

    fulmo


    Esprimoj

    Altan arbon batas la fulmo.
    Centjara, fulmobatita kverko.
    Li staras kvazaŭ frapite de fulmo.
    Trafita de la fulmo.
    ĵeti fulmojn per la okuloj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ekfulmi,fulma,fulmado,fulmeti,fulmi,fulmlikejo,fulmlumo,fulma milito,fulmo,fulmobati,fulmobrilo,fulmoforigilo,fulmofrapi,fulmogardilo,fulmokotono,fulmorapida,fulmosagoj,fulmosuĉilo,fulmotondro,fulmovilo,fulmoŝirmilo,magnezifulmo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    atmosfera fenomeno
    brili
    bruego
    danĝero.
    elektra feneomeno
    flagri (fulmeti)
    flamoj.
    foti
    fulmaro
    fulminado
    fulminata acido
    fulmini
    kolero
    malŝarĝi
    meteorologio.
    minaci.
    nuboj.
    pluvo.
    rapideco.
    tondro.
    trafi.
    uragano.
    vento.
    vetero.
    zigzaga.
    ĉielo.
    ŝtormo.

    Iel rilatitaj:

    atmosferx bolx brilx brux danĝerx elektrx flagrx flamx fotx fulmarx fulminx kolerx meteologix meteorologix minacx nubx okulx pluvx rapidx rigardx tondrx trafx uraganx ventx veterx zigzagx ĉielx ŝarĝx ŝtormx